Okazos rondtabla dialogo inter Ĉinio kaj 6 ĉefaj internaciaj organizoj

(GMT+08:00) 2019-11-16 15:16:41     Redaktoro:Xiao
Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang vendrede anoncis, ke en la venonta ĵaŭdo ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝos kun estro de la Monda Banko David Malpass, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonsudo Kristalina Georgieva, ĝenerala vicsekretario de la Monda Komaerca Organizo Alan Wolff, ĝenerala sekretario de la Internacia Organizo de Laboruloj Guy Ryder, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolviĝo Angel Gurría, kaj prezidanto de la Konsilio pri Financa Stabileco Randal Quarles en Pekino. Kaj ili kune partoprenos en la rondtabla dialago inter Ĉinio kaj 6 ĉefaj internaciaj organizoj. Dum la dialogo ili diskutos kaj interŝanĝos opiniojn pri akordigo de ekonomia situacio de la mondo kaj ekonomia makroreguligo, akcelo de ekonomia kresko de Ĉinio per pli altnivela politiko pri malfermo, reformado pri regsistemo de tutmonda ekonomio kaj aliaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin