Okcidentaj amaskomunikiloj ne raportis veron pri Honkongo

(GMT+08:00) 2019-11-17 09:42:09     Redaktoro:Selena

Lastatempe brazila plej eldonita ĵurnalo Folha de Sao Paulo publikigis intervjuon de sia raportisto al Shen Haixiong, estro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈMG).

La artikolo diras, ke Ĉina Komunikila Grupo estas rigardata kiel la tergloba plej granda amaskomunikila grupo, kaj ĝia estro Shen Haixiong diris en San Paǔlo la 11an de novembro, ke nun la situacio de Honkongo devas esti rigardata kiel terorisma agaĉo, sed ne estas simpla manifestacio.

Shen kritikis raportojn de okcidentaj amaskomunikiloj, opiniante, ke ili ne raportis la veron okazintan en la ĉina teritorio. "Okcidentaj amaskomunikloj, precipe iuj usonaj amaskomunikiloj, elektis parton de la scenoj, sed tio malproksimiĝis de la vero, malgraǔ ke ilia prezidento Donald Trump ne kredis la raporton de iuj usonaj amaskomunikiloj."

Shen fiere diris, ke li laboris en la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo. Li opinias, ke iuj nordamerikaj amaskomunikiloj havas grandan mankon, ĉar unue oni devas respekti la veron.

Pri la superregado de amaskomunikiloj de Ĉinio, li diris, ke ĉinaj retumantoj ne suspektas malsukceson de surretiĝo en iuj retejoj, tamen neveraj raportoj pri Ĉinio vere lasis al ili dubon.

Shen venis al Brazilo okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando. Li subskribis interkonsenton inter Ĉina Komunikila Grupo kaj brazila komunikila grupo Flagistoj, kiu rilatas kundividon de enhavoj kaj komunan produktadon de iu taga programo. Li diris, ke la nuna kunlaboro restas inter amaskomunikiloj, sed ne serĉas komercan oportunon en la mediata kampo. Li aldonis, ke nun Ĉina Komunikila Grupo ne planas investi en brazilaj mediatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin