Mike Pompeo altiras sur sin fajron pro absurdaj vortoj pri Honkongo

(GMT+08:00) 2019-11-17 10:51:44     Redaktoro:Selena

Lastatempe perfortaj agoj en Hongkongo eskaladis, kio kaŭzis vundiĝon de centoj da homoj kaj eĉ morton de iu senkulpa civitano. Tamen usona ŝtatsekretario Mike Pompeo refoje parolis sensencaĵojn, esperante, ke Ĉinio neperforte solvos la honkongan demandon, malgraŭ tiuj perfortaj agoj, kiuj forte malrespektas leĝan regadon. Li prenis duoblajn kriteriojn kaj inversigis veron kaj malveron kaj publike intervenis en internajn aferojn de Ĉinio, kio pluapaŝe montras sian celon doni premon kaj kaŭzi tumulton en Ĉinio per la honkonga demando.

La nuna situacio en Honkongo jam daŭris kvin monatojn, kaj faktoj klare montris: perfortaj agoj de radikaluloj estas ekster la amplekso de "paca manifestacio" kaj "libereco de esprimado", kiun menciis Pompeo. Tiaj perfortaj agoj severe malrespektas leĝan regadon kaj socian ordon, severe difektis la honkongan ĝeneralan situacion de prospero kaj stabileco, kaj severe defiis la bazlinion de "unu lando, du sistemoj", kio estas absolute netolerebla. Loka registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono laŭleĝe punis radikalulojn, kio ĝuste estas defendo al leĝa regado en Honkongo kaj garantio al homaj rajtoj kaj libereco de honkongaj civitanoj.

"Unu lando, du sistemoj" estas plej bona sistema aranĝo por teni prosperon kaj stabilecon de Honkongo post ĝia reveno al la patrujo, kio garantias, ke honkongaj civitanoj vere fariĝas mastroj de siaj propraj aferoj kaj laŭleĝe ĝuas senprecedencajn demokratiajn rajtojn kaj liberecon. Same kiel komento de honkongaj amaskomunikiloj, "unu lando, du sistemoj" estas plej granda avantaĝo por disvolvado de Honkongo, ĉar per tio Honkongo havas oportunon kundividi dividendojn de la ŝtato. Pompeo klaĉis pri laŭleĝa regado de la centra registaro al Honkongo kaj krude intervenis internajn aferojn, kio malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj.

Honkongaj aferoj estas ĉinaj internaj aferoj. Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping montris dum ĉeesto al 11a pintkunveno de BRICS-landoj, ke la centra registaro plu firme subtenos la leĝan regadon de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono sub la gvidado de Carrie Lam, leĝplenumon de la honkonga polico kaj la baton de la honkongaj justicaj institucioj kontraŭ perfortaj krimoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin