Parolo de Xi pri Honkongo firmigis fidon por fini perforton kaj kaoson

(GMT+08:00) 2019-11-17 11:32:10     Redaktoro:Selena

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping reasertis la klaran starpunkton de la ĉina registaro pri la situacio en Honkongo. Sabate honkongaj amaskomunikiloj kaj personoj el diversaj rondoj diris, ke la parolo de Xi firmigis la fidon por fini perforton kaj kaoson, kaj Honkongo turnos subtenon kaj fidon de la centra registaro en forton por fini perforton kaj kaoson.

La ĵurnalo Takungpao publikigis komenton, dirante, ke la patrujo ĉiam estas potenca apogo de Honkongo, kaj estas plej grave, kiel la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono serioze efektivigu gravan instrukcion de Xi por preni pli fortan, efikan kaj senhezitan rimedon por defendi "unu landon, du sistemojn" kaj protekti vivon kaj posedaĵojn de civitanoj.

Tan Huizhu, vicestro de komitato por Baza Leĝo de Honkonga Speciala Administracia Regiono de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, opinias, ke prezidanto Xi parolis pri honkongaj aferoj en internacia konferenco kun la celo, ke la internacia komunumo koni starpunkton kaj rimedojn de la ĉina registaro pri la demando de Honkongo. Dum sia parolado, Xi klare montris, ke ekstera forto ne devas interveni intervajn aferojn de Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin