Internacia komunumo donis grandan gravecon al parolo de Xi pri situacio de Honkongo

(GMT+08:00) 2019-11-17 19:59:23     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping reasertis la klaran starpunkton de la ĉina registaro pri la situacio en Honkongo dum ĉeesto al la 11a pintkunveno de BRICS-landoj en la brazila ĉefurbo Braziljo. Internacia komunumo donis grandan gravecon al la parolo de Xi, dirante, ke necesas gardi disvolviĝon de perfortaj agoj en Honkong al terorismo, kaj nun la plej urĝa tasko por Honkongo estas fini perforton kaj kaoson kaj restarigi ordon.

Andrei Ostrovsky, vicestro de instituto de Ekstrema Oriento de rusa Scienca Akademio, diris, ke la parolo de Xi eligis signon, ke la ĉina registaro montris neŝanceliĝan decidon por protekti suverenecon, sekurecon kaj disvolvadon kaj firme oponas intervenon de ekstera forto en aferojn de Honkongo. Tio estas klara averto al la ekstera forto pro ilia interveno en internajn aferojn de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin