Oni devas klare distingi damaĝojn de radikala perforta krimado

(GMT+08:00) 2019-11-17 22:24:39     Redaktoro:Shanshan

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping reasertis la klaran starpunkton de la ĉina registaro pri la situacio en Honkongo. Sabate honkongaj amaskomunikiloj kaj personoj el diversaj rondoj diris, ke la parolo de Xi firmigis la fidon por fini perforton kaj kaoson, kaj Honkongo turnos subtenon kaj fidon de la centra registaro en forton por fini perforton kaj kaoson.

La leĝa regado de Honkongo ne povas esti tretita, la prospero kaj stabileco de Honkongo ne povas esti detruita, la principo pri "unu lando, du sistemoj" ne povas esti damaĝita. Sub firma subteno de la centra registaro, la unuanima volo de diversaj rondoj de Honkongo estas nekaptebla fortikaĵo kaj certe garantios la komunan hejmurbon de 7,5 milionoj da civitanoj, kaj antaŭenpuŝos la principon pri "unu lando, du sistemoj" iri glate kaj malproksime.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin