Internacia komunumo donis grandan atenton al parolado de Xi pri Honkongo

(GMT+08:00) 2019-11-18 13:14:26     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping reasertis la klaran starpunkton de la ĉina registaro pri la situacio en Honkongo dum ĉeesto al la 11a pintkunveno de BRICS-landoj en la brazila ĉefurbo Braziljo. La internacia komunumo donis grandan atenton al la parolado de Xi, opiniante, ke Honkongo devas sin gardi kontraŭ evoluo de perforto en terorismon, kaj nun la plej urĝa tasko por Honkongo estas fini perforton kaj kaoson kaj restarigi ordon.

Andrei Ostrovsky, vicestro de la Ekstrem-Orienta Instituto de la Rusa Akademio de Sciencoj, diris, ke la parolado de Xi eligis la signalon, montrante la rezolutecon de la ĉina registaro en protekto de suvereneco, sekureco kaj disvolvado kaj ĝian firman oponon kontraŭ interveno de eksteraj fortoj en la aferojn de Honkongo, kaj klare avertante eksterajn fortojn ne interveni en la internajn aferojn de Ĉinio.

Kuyoyuki Seguchi, direktoro de la tutmonda strategia instituto de la japana kompanio Canon, diris, ke li tute konsentas kun prezidanto Xi, ke nun la plej urĝa tasko por Honkongo estas fini perforton kaj kaoson. Li diris, ke honkongaj loĝantoj multe suferas de la perfortaj protestoj, kaj la plej urĝa tasko estas redoni al la lokanoj trankvilan vivmedion.

La kuba oficiala Latin-Amerika Novaĵ-Agentejo raportis, ke la parolado de prezidanto Xi pri la situacio en Honkongo manifestis la klaran starpunkton de la ĉina registaro al eksteraj fortoj, kiuj intencas interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, ke Honkongo devas tuj fini kaoson kaj restarigi socian stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin