Enfluo de fremda rekta investo en Ĉinion kreskis je 6,6% en unuaj dek monatoj

(GMT+08:00) 2019-11-18 18:49:40     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj lunde publikigitaj de la Ministerio de Komerco montris, ke la enfluo de fremda rekta investo en la ĉinan ĉefteron pliiĝis je 6,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 752,41 miliardoj da juanoj en la unuaj dek monatoj de la kuranta jaro.

Laŭ prezo de la usona dolaro, la enfluo de fremda rekta investo kalkuliĝis al 110,78 miliardoj da dolaroj dum la periodo, pli multe je 2,9% ol la sama periodo de la lasta jaro. La enfluo de fremda rekta investo en oktobro atingis 69,2 miliardojn da juanoj, je 7,4% pli multe kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin