Okazis 11a dialogo de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2019-11-18 20:01:48     Redaktoro:Yu

La 11a dialogo de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono okazis lunde en Pekino. Ĉirkaŭ 50 ĉinaj kaj usonaj reprezentantoj faris diskutojn ĉirkaŭ la temo "ĉinaj kaj usonaj politikaj partioj kaj ĉina-usonaj rilatoj".

Song Tao, estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris paroladon. Song diris, ke ĉina-usonaj rilatoj faris historian progreson en la pasintaj 40 jaroj, kaj alfrontas novajn defiojn kaj elekton nun. Subteni kaj disvolvi la duflankajn rilatojn konformas al interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj kaj ankaŭ al tiuj de diversaj landoj de la mondo. Li esperis, ke mekanismo de la dialogo de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono akcelos stabilan disvolvadon de rilatoj inter la du landoj, pli multe profitigos la du popolojn kaj kontribuos por la bela estonteco de la homaro.

Eksa usona ministro pri komerco Gary Faye Locke, eksa usona ministro pri loĝigo kaj urba disvolvado Alphonso Jackson kaj aliaj usonaj reprezentantoj diris, ke usona-ĉinaj rilatoj estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo, kaj disvolvado de usona-ĉinaj rilatoj havas rektan influon sur la mondon. Ili akcentis, ke usona-ĉinaj rilatoj estas reciproke profitaj, kaj ke prospero de Ĉinio konformas al interesoj de Usono, kaj ankaŭ konservi prosperon de Usono konformas al interesoj de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin