Novaĵoj (Novembro 18)

(GMT+08:00) 2019-11-18 16:58:55     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la internacia komunumo donis grandan atenton al la parolado de Xi pri la situacio en Honkongo; Oficialulo de la Afrika Unio diris, ke la medicina helpo de Ĉinio al Afriko helpos plialtigi la kapablon de la Afrika Unio kontraŭ epidemioj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping reasertis la klaran starpunkton de la ĉina registaro pri la situacio en Honkongo dum sia ĉeesto al la 11a pintkunveno de BRICS-landoj en la brazila ĉefurbo Braziljo. La internacia komunumo donis grandan atenton al la parolado de Xi, opiniante, ke Honkongo devas sin gardi kontraŭ evoluo de perforto en terorismon, kaj nun la plej urĝa tasko por Honkongo estas fini perforton kaj kaoson kaj restarigi ordon.

Andrei Ostrovsky, vicestro de la Ekstrem-Orienta Instituto de la Rusa Akademio de Sciencoj, diris, ke la parolado de Xi eligis la signalon, montrante la rezolutecon de la ĉina registaro en protekto de nacia suvereneco kaj interesoj de sekureco kaj disvolvado kaj ĝian firman oponon kontraŭ interveno de eksteraj fortoj en la aferojn de Honkongo, kaj klare avertante eksterajn fortojn ne interveni en la internajn aferojn de Ĉinio.

Kuyoyuki Seguchi, direktoro de la tutmonda strategia instituto de la japana kompanio Canon, diris, ke li tute konsentas kun prezidanto Xi, ke nun la plej urĝa tasko por Honkongo estas fini perforton kaj kaoson. Li diris, ke honkongaj loĝantoj multe suferas de la perfortaj protestoj, kaj la plej urĝa tasko estas redoni al la lokanoj trankvilan vivmedion.

La kuba oficiala Latin-Amerika Novaĵ-Agentejo raportis, ke la parolado de prezidanto Xi pri la situacio en Honkongo manifestis la klaran starpunkton de la ĉina registaro al eksteraj fortoj, kiuj intencas interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, ke Honkongo devas tuj fini kaoson kaj restarigi socian stabilecon.

Lunde la Popola Ĵurnalo publikigis komentistan artikolon sub la titolo "Bazlinio de la principo "unu lando, du sistemoj" absolute ne toleras defion de iu ajn".

La artikolo diris, ke efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" en Honkongo kaj konservo de longperiodaj prospero kaj stabileco de Honkongo estas grava parto de la ĉina revo kaj ankaŭ necesa postulo pri plibonigo kaj disvolvado de socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj kaj pri modernigo de la sistemo kaj kapablo de ŝtata regado.

Ĉina prezidanto Xi Jinping rimarkigis en sia parolado pri Honkongo dum la ĉeesto al la 11a pintkunveno de BRICS-landoj en la brazila ĉefurbo Braziljo, ke krimoj de ekstrema perforto serioze defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". Ĉinio absolute ne toleras agojn, kiuj defias la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj", kaj ĉiaj krimoj kontraŭ la bazlinio devas esti severe punitaj laŭ leĝo.

La artikolo emfazis, ke efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" estas pionira afero. Por la centra registaro ĝi estas grava demando pri regado de la lando, kaj por Honkongo kaj tieaj loĝantoj ĝi estas historia turno. Faktoj pruvis, ke la principo "unu lando, du sistemoj" estas la plej bona solvo al historiaj demandoj de Honkongo kaj ankaŭ plej bona sistemo por longperiodaj prospero kaj stabileco de Honkongo post ĝia reveno al la patrujo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon pri Honkongo dum ĉeesto al la 11a pintkunveno de BRICS-landoj en la brazila ĉefurbo Braziljo. Li akcentis, ke nun la plej urĝa tasko por Honkongo estas fini perforton kaj kaoson, kaj ke la centra registaro plu firme subtenos la leĝan regadon de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono sub la gvidado de Carrie Lam, leĝplenumon de la honkonga polico kaj la baton de la honkongaj justicaj institucioj kontraŭ perfortaj krimoj. La tri "firmaj subtenoj" manifestis al la internacia komunumo la firman starpunkton de Ĉinio, ke la centra registaro subtenas la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en laŭleĝa traktado de la demando de Honkongo, kaj montris la direkton por solvi la demandon de Honkongo.

En la pasintaj pli ol kvin monatoj, sub la agitado de fortoj de "honkonga sendependeco" kaj eksteraj fortoj, perfortuloj paralizis la trafikon de Honkongo, detruis publikajn instalaĵojn kaj atakis policon. Lastatempe ili atakis lokajn patriotojn kaj senkulpajn civilulojn kaj okupis superajn lernejojn, kun la celo malordigi la honkongan socion, minaci la registaron de la speciala administracia registaro kaj malhelpi disvolvadon de Ĉinio. Tiuj agoj serioze tretis la leĝan regadon kaj socian ordon, rompis la prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj grave defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj".

La honkonga polico kiel la plej grava forto por konservo de socia sekureco de Honkongo ĉiam estis ĉe la frontlinio kontraŭ ekstrema perforto. Fronte al la minaco kaj atako de perfortuloj, la polico praktikis grandan sindetenon por maksimume defendi la socian ordon. Sed iuj okcidentaj mediatoj distordis la faktojn. Ili ne fokusiĝis al tiuj perfortuloj, sed fabrikis famojn kontraŭ la polico.

Leĝa regado estas kerna valoro por la konkonga socio. Sen la aŭtoritato de leĝo, restas nenio el la leĝa regado. Ĉinio neniel permeas al agoj, kiuj serioze tretas la leĝan regadon, rompas la prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj defias la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj", daŭri en la ĉina teritorio.

Komisionano de la Afrika Unio pri sociaj aferoj Amira Elfadil diris dimanĉe dum intervjuo kun raportistoj en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo, ke la medicina helpo de Ĉinio al Afriko helpos plialtigi la kapablon de la Afrika Unio en reago al epidemioj.

Amira diris, ke la medicina helpo de Ĉinio al la Afrika Unio estas ampleksa, kaj la grava punkto estas, ke ĝi estas efektivigita per financa kaj teknika helpoj por plialtigi la medicinan kapablon de la unio en reago al epidemioj.

Dimanĉe, Usono kaj Sud-Koreio diris, ke ili decidis prokrasti la planitan komunan militekzercadon.

Usona ministro pri defendo Mark Esper diris en Bangkoko dum ĉeesto al la konferenco de ministroj pri defendo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, ke la prokrasto estas ne cedo al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), sed malfermo de diplomatia pordo por forigo de nukle-armilaj minacoj de la KDPR, kaj ke Usono kaj Sud-Koreio esperas fine realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo. Li urĝis Pjongjangon senkondiĉe reveni al la tablo de intertraktado

Proparolanto de la Ŝtata Konsilio de la KDPR diris, ke la planita komuna militekzercado de Usono kaj Sud-Koreio estas direktita al la KDPR, kaj ke similaj agoj komplete neas la komunan konsenton atingitan inter la KDPR kaj Usono en Singapuro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin