NPK esprimas profundan zorgon pri juĝdecido de honkonga kortumo

(GMT+08:00) 2019-11-19 13:44:42     Redaktoro:Yu

Proparolanto diris, ke la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) esprimis profundan zorgon pri la juĝdecido de la Supera Kortumo de Hongkongo rilate al la Leĝo de Krizokazaj Reguloj.

La Tribunalo de Unua Instanco de la Supera Kortumo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono decidis lunde, ke iuj kondiĉoj de la Leĝo de Krizokazaj Reguloj malkongruas kun la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj estas nevalida.

Zang Tiewei, proparolanto de la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke iuj deputitoj de la Nacia Popola Kongreso esprimis fortan malkontenton pri tio. Li diris, ke la Konstitucio kaj la Baza Leĝo kune konsistigas la konstitucian bazon de la speciala administracia regiono. Nur la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso rajtas juĝi kaj decidi, ĉu leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono konformas al la Baza Leĝo, kaj neniu alia organo havas la rajton juĝi aŭ decidi tion

La proparolanto rimarkigis, ke laŭ Artikolo 8 de la Baza Leĝo de la speciala administracia regiono, la leĝoj antaŭe validaj en Honkongo, inkluzive de la Leĝo pri Krizokazaj Reguloj, devas esti konservataj krom tiuj, kiuj malobeas la Bazan Leĝon aŭ kiuj estis amenditaj de la leĝdona instanco de la speciala administracia regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin