Usona Ministerio de Komerco refoje longigas 90-tagan prokraston por Huawei

(GMT+08:00) 2019-11-19 14:16:07     Redaktoro:Yu
La usona Ministerio de Komerco anoncis lunde, ke ĝi pluvaliduigos provizoran lincencon malstreĉantan limigojn al komercaj interkonsentoj kun la ĉina teknologia giganto Huawei por pliaj 90 tagoj.

Estis la tria fojo, ke la usona registaro permesis al la usonaj firmaoj akiri 90-tagan longigon por havi specifajn kaj limigitajn transakciojn kun Huawei, de post kiam la ĉina teknologia giganto estis metita en la Liston de Eentoj pro la tiel nomata zorgo pri nacia sekureco en majo.

La ministerio publikigis 90-tagajn provizorajn licencojn en la 20a de majo kaj la 19a de aŭgusto respektive, por mildigi parton de tiuj eksportaj limigoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin