Ĉefadministranto de HSAR vokas fini perforton kaj okazigi elektojn de distriktaj konsilioj

(GMT+08:00) 2019-11-19 18:57:51     Redaktoro:Yu

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam marde urĝis fini perforton kaj vandalismon por okazigi elektojn de distriktaj konsilioj dimanĉe laŭ la plano.

Lam diris al gazetaro antaŭ regula kunveno de la Administra Konsilio, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono ĉiam esperas okazigi la elektojn de distriktaj konsilioj laŭplane en senpartia, justa, sekura kaj orda maniero. Ŝi aldonis, "Tamen, ne estas la registaro de la speciala administracia regiono, kiu kreas perforton kaj minacojn."

La ĉefadministranto diris, ke lastatempe, perfortuloj uzis minacojn kaj perforton ne nur kontraŭ policanoj aŭ loĝantoj kun malsamaj politikaj vidpunktoj, kaj preskaŭ ĉiu en Honkong alfrontas minacojn en ĉi tiu socia maltrankvilo. Ŝi aldonis, ke tiuj, kiuj volontulis forigi obstaklojn sur vojoj, estis atakitaj de la perfortuloj.

Lam diris ankaŭ, ke por okazigi la elektojn akurate, perforto kaj timgo devas esti ĉesigitaj. Ŝi urĝis ĉesi bloki ĉefajn vojojn aŭ difekti trafikajn instalaĵojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin