Malestiminda misfamigo de New York Times kontraŭ Xinjiang

(GMT+08:00) 2019-11-20 14:13:03     Redaktoro:Yu

Lastatempe la usona ĵurnalo New York Times publikigis la tiel nomatan ekskluzivan raporton pri Xinjiang, dirante, ke ĝi havas grandan nombron da internaj dokumentoj. La raporto misfamigis la kontraŭterorismajn kaj senradikaligajn laborojn en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Proparolanto de la aŭtonoma regiono refutis la raporton, dirante, ke enhavoj de la artikolo estis fabrikitaj de malamikaj fortoj kaj tute malveraj. La sensaciiga ago de la ĵurnalo New York Times malobservis la bazan profesian etikon kaj reflektis antaŭjuĝon de iuj okcidentaj mediatoj pri ideologio de Ĉinio kaj ilian malbonan intencon kontraŭ Ĉinio.

La ĵurnalo New York Times, establita antaŭ pli ol 160 jaroj, pretendis esti reprezentanto de okcidentaj elitaj mediatoj. Sed la prestiĝa ĵurnalo, kiu forte rekomendis liberecon de gazetaro, estis ofte akuzita pri falsado. Ekde 2003, raportistoj de la ĵurnalo estis plurfoje akuzitaj pri falsado kaj plagiato de verkoj de aliaj aŭtoroj, kaj pro tio demisiis altranguloj de la ĵurnalo.

En siaj raportoj pri Ĉinio, la ĵurnalo ĉiam fabrikis famojn kaj distordi faktojn. Ĝi multfoje nomis la centrojn de profesia kaj eduka trejnado en Xinjiang "koncentrejoj" kaj "arestejoj" kaj tiel komunikis ideologian malamikecon per sensaciaj vortoj.

Iuj okcidentaj mediatoj kun New York Times kiel reprezentanto ĉiam rifuzas objektive rigardi disvolvajn atingojn de Ĉinio en iuj kampoj, kaj disfamigo kontraŭ Ĉinio fariĝis ilia ĉefa politika ĝusteco.

Faktoj estas pli elokventaj ol vortoj. La progreso de Xinjiang en kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj laboroj estas ĝenerale agnoskita malgraŭ la misfamigo de iuj okcidentaj medaitoj. En la pasintaj tri jaroj en Xinjiang okazis neniu terorisma perfortaĵo, kaj la bazaj rajtoj de homoj el ĉiuj etonogrupoj pri ekzisto, sano kaj disvolvado estis forte certigitaj. Ekde la fino de la lasta jaro, pluraj fremdlandaj delegacioj vizitis Xinjiang. Ili aprezis la kontraŭterorismajn kaj senradikaligajn laborojn de la ujgura aŭtonoma regiono, dirante, ke la spertoj de Xinjiang estas lernindaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin