Ĉinio forte kondamnas adopton de honkong-rilatan leĝprojekton fare de usona senato

(GMT+08:00) 2019-11-20 14:38:04     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas fortan kondamnon al kaj firman oponon kontraŭ la adopto de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de la usona senato.

Deklaro de la ministerio diris, ke la 19an de novembro, la usona senato aprobis la Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo. Ĉi tiu akto neglektas faktojn kaj veron, aplikas duoblajn normojn kaj publike intervenas en honkongajn aferojn kaj aliajn internajn aferojn de Ĉinio. Ĝi malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio kondamnas kaj firme oponas la usonan konduton.

La deklaro rimarkigis, ke dum la lastaj kvin monatoj, radikalaj, perfortaj kaj krimaj praktikoj severe minacis sekurecon kaj posedaĵojn de homoj, disturbis leĝan regadon kaj socian ordon, rompis prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". La demando, kiun Honkong alfrontas, ne estas pri homaj rajtoj aŭ demokratio, sed pri ĉesigo de perforto kaj kaoso, subteno de leĝa regado kaj restarigo de ordo kiel eble plej rapide. La centra registaro plu firme subtenos la leĝan administradon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, subtenos pleĝplenumon de la polico kaj subtenos la justicajn organojn puni perfortajn krimulojn, protekti vivon kaj posedaĵojn de civitanoj kaj konservi prosperon kaj stabilecon en Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin