Rezultoj de ekonomia censo eligis tri pozitivajn signalojn

(GMT+08:00) 2019-11-20 19:58:52     Redaktoro:Yu

La Nacia Statistika Buroo merkrede publikigis rezultojn de la kvara ĉina ekonomia censo, dirante, ke en la pasintaj kvin jaroj, la ekonomia skalo evidente grandiĝis kun pliboniĝo de strukturo kaj kvalito, kio forte pruvis, ke la ĉina ekonomio stabile marŝis en la direkto de altkvalita disvolviĝo.

Ĉinio okazigas tutlandan ekonomian censon en ĉiu kvina jaro ekde 2004. La kvara ekonomia censo daŭris du jarojn, esplorante pli ol 100 milionojn da jurpersonaj entoj de la sekundara kaj terciara industrioj kaj privataj negocoj. Enhavoj de la esploro tuŝis disvolvan skalon, disaranĝon, rendimenton, personaron, ŝuldon kaj komercajn enspezojn. La ekonomia censo, okazigita en ŝlosila periodo de la ekonomia restrukturado, liveras subtenon per granda nombro da bazaj donitaĵoj por kapti la staton de la socia kaj ekonomia disvolviĝo de la lando, fortigi kaj plibonigi makroekonomian reguligon, akceli altkvalitan disvolvadon kaj antaŭenigi modernigon de la sistemo kaj kapablo de regado, kaj havas tre gravan signifon.

La rezultoj de la ekonomia censo montris, ke kun profundigo de la proviz-flanka struktura reformo kaj plua malfermo de la merkato al la ekstero, la ĉina ekonomio tendencas al altkvalita disvolviĝo kun tri ĉefaj karakterizaĵoj, kaj eligis tri pozitivajn signalojn.

Unue, la terciara industrio rapide disvolviĝas, kio forte akcelas optimumigon de la ekonomia strukturo. Due, komerca medio daŭre boniĝas kaj merkataj entoj pliiĝas, kio aldonas viglecon por altkvalita disvolvado de la ekonomio. Trie, disvolvado akcelata de novigado akumulas energion por altkvalita disvolvado de la ekonomio.

La ekonomia censo ne nur faris ampleksan esploron pri socia kaj ekonomia disvolviĝo de la lando, sed ankaŭ havigis al la lando fidon kaj movforton por disvolvado. Malgraŭ pliiĝantaj necertecoj, ne ŝanĝiĝis la ĝenerala tendenco de stabila kresko de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin