Novaĵoj (Novembro 20)

(GMT+08:00) 2019-11-20 17:19:32     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina plej alta politika konsilanto vizitis Laoson; Ĉinio forte kondamnas adopton de honkong-rilatan leĝprojekton fare de la usona senato. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La ĉina plej alta politika konsilanto Wang Yang oficiale vizitis Laoson de la 16a ĝis la 19a de novembro laŭ la invito de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Revolucia Partio kaj laosa prezidanto Bounnhang Vorachit.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, renkontiĝis kun laosa prezidanto Bounnhang Vorachit kaj transdonis al li salutojn kaj bondezirojn de ĉina prezidanto Xi Jinping. Wang diris, ke en aprilo de la kuranta jaro la du ŝtatestroj subskribis la agadplanon pri la konstruado de la ĉina-laosa komunumo kun komuna estonteco, liverante gravan gvidon por disvolvado de rilatoj inter la du landoj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas labori kun Laoso por fortigi strategian komunikadon pri gravaj demandoj de la duflankaj rilatoj, akceli integriĝon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj lasosa disvolva strategio kaj antaŭenpuŝi konstruadon de la ĉina-laosa ekonomia koridoro.

Bounnhang petis Wang transdoni liajn salutojn kaj bondezirojn al prezidanto Xi kaj esprimis gratulon pro la grava disvolva atingo de Ĉinio sub la gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke Laoso kaj Ĉinio estas tre intimaj amikoj, kaj ke Laoso volas labori kun Ĉinio por efektivigi la agadplanon pri konstruado de la laosa-ĉina komunumo kun komuna estonteco, fortigi interŝanĝojn inter regantaj partioj de la du landoj sur diversaj niveloj, kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj zorgoj.

Proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ĉina Ŝtata Konsilio merkate esprimis seriozan proteston kaj fortan kondamnon kontraŭ la adopto de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de la usona senato.

La usona senato adoptis la akton marde laŭ loka tempo malgraŭ forta opono de la ĉina registaro.

Proparolanto Yang Guang diris, ke la ago krude enmiksiĝis en la aferojn de Honkongo kaj en aliajn internajn aferojn de Ĉinio, serioze malobservis internaciajn leĝojn kaj la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj publike apogis la opozicion kaj radikalajn perfortajn krimulojn en Honkongo, kio denove nudigis antaŭ la tuta mondo la arogantan naturon de iuj usonaj politikistoj kaj ilian malbonan intencon reteni la disvolviĝon de Ĉinio. Yang diris, ke la kontinuaj perfortaj krimoj en Honkongo grave tretis la leĝan regadon kaj socian ordon, perturbis la prosperon kaj stabilecon de Honkongo, defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". Li aldonis, ke iuj el la perfortaj kondutoj estis barbaraj kaj teruraj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas fortan kondamnon al kaj firman oponon kontraŭ la adopto de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de la usona senato.

Deklaro de la ministerio diris, ke la 19an de novembro, la usona senato aprobis la Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo. Ĉi tiu akto neglektas faktojn kaj veron, aplikas duoblajn normojn kaj publike intervenas en honkongajn aferojn kaj aliajn internajn aferojn de Ĉinio. Ĝi malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio kondamnas kaj firme oponas la usonan konduton.

La deklaro rimarkigis, ke dum la lastaj kvin monatoj, radikalaj, perfortaj kaj krimaj praktikoj severe minacis sekurecon kaj posedaĵojn de homoj, disturbis leĝan regadon kaj socian ordon, rompis prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". La demando, kiun Honkongo alfrontas, ne estas pri homaj rajtoj aŭ demokratio, sed pri ĉesigo de perforto kaj kaoso, subteno de leĝa regado kaj restarigo de ordo kiel eble plej rapide. La centra registaro plu firme subtenos la leĝan administradon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, subtenos pleĝplenumon de la polico kaj subtenos la justicajn organojn puni perfortajn krimulojn, protekti vivon kaj posedaĵojn de civitanoj kaj konservi prosperon kaj stabilecon en Honkongo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke la ĉina registaro urĝas la usonan flankon efektive respekti la nacian suverenecon de Ĉinio, ĉesi fari nerespondecajn rimarkojn, haltigi agojn, kiuj fihelpas perfortulojn en kaŝita maniero, kaj ĉesigi intervenon en honkongajn aferojn kaj la internajn aferojn de Ĉinio.

Geng diris en regula gazetara konefrenco, ke la centra registaro de Ĉinio firme subtenos plu la leĝan administradon de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono sub la gvidado de la ĉefadministranto Carrie Lam, firme subtenas striktan leĝplenumon de la honkonga polico, kaj firme subtenas severan baton kontraŭ perfortaj krimuloj fare de la honkongaj justicaj aŭtoritatoj. Geng akcentis, ke la aferoj de Honkongo apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio kaj neniel permeas intervenon de alilandaj registaroj, organizoj kaj individuoj.

Lastatempe la usona ĵurnalo New York Times publikigis la tiel nomatan ekskluzivan raporton pri Xinjiang, dirante, ke ĝi havas grandan nombron da internaj dokumentoj. La raporto misfamigis la kontraŭterorismajn kaj senradikaligajn laborojn en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Proparolanto de la aŭtonoma regiono refutis la raporton, dirante, ke enhavoj de la artikolo estis fabrikitaj de malamikaj fortoj kaj tute malveraj. La sensaciiga ago de la ĵurnalo New York Times malobservis la bazan profesian etikon kaj reflektis antaŭjuĝon de iuj okcidentaj mediatoj pri ideologio de Ĉinio kaj ilian malbonan intencon kontraŭ Ĉinio.

La ĵurnalo New York Times, establita antaŭ pli ol 160 jaroj, pretendis esti reprezentanto de okcidentaj elitaj mediatoj. Sed la prestiĝa ĵurnalo, kiu forte rekomendis liberecon de gazetaro, estis ofte akuzita pri falsado. Ekde 2003, raportistoj de la ĵurnalo estis plurfoje akuzitaj pri falsado kaj plagiato de verkoj de aliaj aŭtoroj, kaj pro tio demisiis altranguloj de la ĵurnalo.

En siaj raportoj pri Ĉinio, la ĵurnalo ĉiam fabrikis famojn kaj distordi faktojn. Ĝi multfoje nomis la centrojn de profesia kaj eduka trejnado en Xinjiang "koncentrejoj" kaj "aresteroj" kaj tiel komunikis ideologian malamikecon per sensaciaj vortoj. Iuj okcidentaj mediatoj kun New York Times kiel reprezentanto ĉiam rifuzas objektive rigardi disvolvajn atingojn de Ĉinio en iuj kampoj, kaj disfamigo kontraŭ Ĉinio fariĝis ilia ĉefa politika ĝusteco.

Faktoj estas pli elokventaj ol vortoj. Ekde la fino de la lasta jaro, pluraj fremdlandaj delegacioj vizitis Xinjiang. Ili aprezis la kontraŭterorismajn kaj senradikaligajn laborojn de la ujgura aŭtonoma regiono, dirante, ke la spertoj de Xinjiang estas lernindaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin