Akto pri geedziĝo garantias laŭleĝan geedzecon per skribaĵo

(GMT+08:00) 2019-11-21 15:03:41     Redaktoro:Li

De antikveco ĉinoj preferas ruĝan koloron.

Dum geedziĝa ceremonio homoj ornamas domojn per ruĝaj lanternoj kaj surhavas festajn vestojn por montri ĝojan animstaton.

Geamantoj esprimas admiron unu al la alian. Atesto pri geedziĝo estas pruvo por garantio de geedziĝpromeso.

Akto pri geedziĝo garantias laŭleĝan geedzecon per skribaĵo.

Retrorigardante la pasintecon ni rimarkis, ke de Sui-dinastio (581— 618) geedziĝa akto estis la grava enhavo dum la geedziĝa ceremonio kaj servis kiel atestilo kun leĝa efiko. Poste tia leĝa garantio estis transdonita de generacio al generacio.

Tra skribaĵoj sur la geedziĝa akto socia stato kaj aspiro al pli bela vivo en la epoko estas plene montritaj per tiel serioza kaj estetika atest-libreto.

Geedziĝa akto kiu donas al geedzeco leĝan efikecon atestas ŝanĝiĝojn de epoko. Homoj, kiuj kolektas kaj konservas la geedziĝajn aktojn rigardas ilin kiel historiajn dokumentojn kaj serĉas rakontojn el ili. Tiuj dokumentoj kaj iliaj rakontoj aldonas novajn atestojn al esplorado pri geedziĝa historio kaj socia historio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin