Usonaj politikistoj troetendis siajn malpurajn manojn

(GMT+08:00) 2019-11-21 13:07:11     Redaktoro:Yu

La 19an de novembro, la usona senato aprobis la Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo de 2019. Voĉo de la Grandgolfa Regiono, radiokanalo de Ĉina Komunikila Grupo por la regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao, merkrede elsendis komenton sub la titolo "Usonaj politikistoj troetendis siajn malpurajn manojn". La artikolo diris, ke la adoptita akto, kiu konfuzis nigron kun blanko kaj misgvidis la publikon, serioze malobservis internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj denove nudigis antaŭ la tuta mondo la arogantan naturon de iuj usonaj politikistoj kaj ilian malbonan intencon reteni la disvolviĝon de Ĉinio.

La komento atentigis, ke tie, kien usonaj politikistoj etendas siajn malpurajn manojn, ne povas esti plu trankvilo. Kiam ili atendis la manojn al Irako, la iraka popolo estis ĵetita en la abismon de mizero kaj suferoj; kiam iliaj manoj tuŝis Ukrainion, tieaj homoj fariĝis la plej malriĉaj en Eŭropo. Nun ili etendas siajn malpurajn manojn al Honkongo kun la intenco detrui Honkongon kaj tiel reteni la disvolviĝon de Ĉinio. Sed tiuj politikistoj tute supertaksis sian kapablon. Iliaj artifikoj ne efikis antaŭ Ĉinio. 1 400 milionoj da ĉinoj inkluzive de honkongaj samlandanoj travidis la sovaĝan ambicion de usonaj politikistoj. Honkongo estas parto de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas internaj aferoj de Ĉinio, kiuj toleras nenian intervenon de iu ajn registaro aŭ ekstera forto. Iu ajn homo aŭ forto ne devas subtaksi firman volon kaj neŝanceliĝan decidon de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo protekti nacian suverenecon kaj konservi nacian unuecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin