Okazis 9a Ĉina-Eŭropa Forumo en Bruselo

(GMT+08:00) 2019-11-21 14:01:29     Redaktoro:Yu

De la 18a ĝis la 19a de novembro en Bruselo okazis la 9a Ĉina-Eŭropa Forumo, komuna iniciato de Amikoj de Eŭropo - eŭropa pensfabriko, kaj la ĉina misio al la Eŭropa Unio.

La du-taga forumo kunorganizita de la Ĉina Instituto pri Reformo kaj Disvolvado kaj la Ĉina Asocio de Publika Diplomatio havis la temon "Serĉi komunajn punktojn flankenmetante diferencojn, kaj starigi konsenton".

Komentante la diverĝojn inter la EU kaj Ĉinio, prezentitajn de iuj partoprenantoj, inkluzive de la medio de justa konkurenco, merkata aliro kaj la tiel nomata "promes-laciĝo", Wang Hongjian, provizora aferŝargito de la ĉina misio al la EU, diris en sia inaŭgura parolado en la forumo marde, ke juste dirite, en tutmonda medio kun leviĝanta protektismo, la decido, intenseco kaj rapideco de Ĉinio malfermi la pordon pli larĝe estas maloftaj kaj meritas agnoskon.

La ĉeestantoj ĝenerale opiniis, ke estas tre grave, ke Ĉinio kaj Eŭrpo plifortigu komunikadon kaj kunordigon fronte al la internacia situacio plena de necerteco, kaj fokusiĝo al kunlaboro estas la plej grava konsento por ambaŭ flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin