Ĉina saĝo helpas solvi "kvar deficitojn"

(GMT+08:00) 2019-11-21 20:12:47     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Pekino malfermiĝis la Nova Ekonomia Forumo 2019. Ĉirkaŭ 500 influaj altranguloj de entreprenoj, gvidantoj de teknologia novigado kaj fakuloj el pli ol 40 landoj kaj regionoj faras diskutojn sub la temo "nova ekonomio, nova estonteco" kaj interŝanĝas opiniojn pri kiel trakti gravajn defiojn alfrontatajn de la monda ekonomio. La ĉina flanko akcentis en la forumo, ke la ĉina popolo volas labori kun popoloj de ĉiuj aliaj landoj de la mondo por serĉi novajn solvojn al "deficitoj de regado, konfido, paco kaj evoluigo", kaj faris firman voĉon subteni ekonomian tutmondiĝon kaj multflankecon.

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan diris en la malferma ceremonio, ke novigado estas la ĉefa motoro por disvolvado. Li rekonis senprecedencan tutmondan ekonomian kaj komercan prosperon, kaj rimarkigis multajn komunajn minacojn alfrontatajn de la homaro, inkluzive de malekvilibra kaj nesufiĉa disvolviĝo, leviĝanta protektismo, unuflankeco kaj popolismo. Li emfazis, ke historiaj spertoj pruvis fojfoje, ke nur reformistoj kaj novigantoj povas postvivi la malfacilojn kaj defiojn. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo akiris grandajn atingojn kaj komencis la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kiu taŭgas al la lando kaj ĝia popolo. Li diris, ke Ĉinio firme sekvos la vojon de paca disvolviĝo, kaj la ĉina popolo volas labori kun popoloj de de ĉiuj aliaj landoj por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro. Li urĝis subteni la internacian sistemon kun la UN ĉe ĝia kerno kaj konstrui pli justan kaj racian sistemon de tutmonda regado.

La ĉina propono pri solvado de la "deficitoj" gajnis agnoskon de la ĉeestantoj. Tio refoje pruvis, ke malfermo kaj kunlaboro, novigado kaj inkluzivo estas la ĉefa ideo de la monda ekonomia disvolvado. Ĉiuj landoj devas kunigi manojn por persisti en tiu ĉi ideo, firme kapti la okazon de la nova teknologia revolucio, akceli prosperon de nova ekonomio, efike solvi la kvar "deficitojn", kaj senĉese injekti energion por disvolvado de siaj propraj landoj kaj la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin