Plibonigita sistemo de negativa listo pliigas allogon de ĉina merkato

(GMT+08:00) 2019-11-22 18:51:54     Redaktoro:Yu

Ĉinio vendrede publikigis novan version de negativa listo pri merkata aliro. Tio estis la unua jara modifo de post la enkonduko de la sistemo de negativa listo kaj markis daŭran kompletigon de la sistemo en Ĉinio. La nova versio helpos eksciti merkatan viglecon kaj pliigi la allogon de la ĉina merkato.

Laŭ la listo kune publikigita de la Ministerio pri Komerco kaj la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, la mallongigita listo enhavas 131 administrajn rimedojn pri investado, malpli je 20 administraj rimedoj aŭ 13% kompare kun la versio 2018 publikigita en la lasta decembro. Inter la reduktitaj eroj, la listo faciligas merkatan aliron por starigo de maljunulejoj kaj sociaj bonfaraj institucioj. Industrioj, sektoroj kaj entreprenoj netroviĝantaj en la listo estas malfermitaj por investo al ĉiuj merkataj partoprenantoj. Malsame ol la negativa listo pri merkata aliro de fremdaj investantoj, publikigita en junio, la unuigita listo validas por ĉiuj merkataj partoprenantoj inkluzive de enlandaj kaj fremdaj investantoj.

Nove malfermitaj ĉefe estas negocoj de la serva sektoro. En la antaŭaj tri trimestroj, la terciara industrio okupis 54% de la malneta enlanda produkto de Ĉinio. Tamen tiu ĉi nivelo restis malpli alta ol la averaĝo de evoluintaj landoj. Ekzemple, la usona terciara industrio okupis preskaŭ 80% de la malneta enlanda produkto de la lando, kaj ankaŭ la japana atingis 68%. Tio montris, ke la ĉina serva sektoro havas grandan potencialon de disvolvado.

Kun plibonigo de la sistemo de negativa listo, fremdlandaj entreprenoj alfrontos pli da oportunoj por merkatado en Ĉinio kaj havos pli fortan fidon pri investado en Ĉinio. Donitaĵoj montris, ke la enfluo de fremda rekta investo en la ĉinan ĉefteron pliiĝis je 6,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 752,41 miliardoj da juanoj en la unuaj dek monatoj de la kuranta jaro. Tio reflektas fidon de tutmondaj investantoj pri la ĉina merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin