Malordigi Honkongon profite de kaoso estas iluzio

(GMT+08:00) 2019-11-22 20:03:48     Redaktoro:Yu

La tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019, adoptita de la usona senato lastatempe, publike apogas radikalajn perfortulojn en Honkongo, kaj krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, intencante malordigi Honkongon profite de kaoso. La movo de iuj usonaj politikistoj agas kontraŭ la volo de popoloj kaj estas kondamnita al malsukceso.

Dum la lastaj pli ol kvin monatoj, radikalaj, perfortaj kaj krimaj praktikoj severe minacis sekurecon kaj posedaĵojn de homoj, disturbis leĝan regadon kaj socian ordon, rompis prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". La demando, kiun Honkong alfrontas, ne estas pri homaj rajtoj aŭ demokratio, sed pri ĉesigo de perforto kaj kaoso, subteno de leĝa regado kaj restarigo de ordo kiel eble plej rapide. Pli multaj honkonganoj elpaŝis forigi obstaklojn sur vojoj, malhelpi perfortaĵojn kaj apogi la registaron kaj policon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Ankaŭ multaj fremdlandanoj faris justan voĉon kondamni perfortaĵojn, protekti leĝan regadon kaj restarigi ordon en Honkongo. Kiam la situacio alfrontis turniĝon, iuj usonaj politikistoj ne povis resti sidantaj. Ili kun granda senpacienco instigis la Kongreson adopti la tiel nomatan akton. Sub la flago de "homaj rajtoj" kaj "demokratio" ili uzis duoblajn normojn, donante verdan lumon al perfortaj krimuloj, por atingi sian politikan celon.

Tiuj usonaj politikistoj penis estigi sociajn kontraŭdirojn en Honkongo, kaj agitis studentojn al perfortaĵo. Ilia kaŝita celo estas obstrukci la evoluigan vojon de Ĉinio kaj malhelpi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

En la pasintaj pli ol kvin monatoj, 1 400 milionoj da ĉinoj jam elvidis la esencon de tumultado en Honkongo kaj politikan konspiron de eksterlandaj manipulantoj. Malordigi Honkongon profite de la kaoso estas iluzio. Ne ŝanĝiĝis la firma decido de la ĉina registaro pri protekto de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj nek ŝanĝiĝis ĝia rezoluteco en efektivigo de la politiko "unu lando, du sistemoj" kaj opono kontraŭ interveno de iu ajn ekstera forto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin