Kissinger denove parolas pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2019-11-24 15:00:05     Redaktoro:Xiong

La 22an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la usona eksa ŝtatsekretario Henry Alfred Kissinger. Kaj la antaŭan tagon, ĉe la lago Yanqi, en sia prelego Kissinger diris, ke Ĉinio mem estas kulturo, kaj nur tiu, kiu komprenis tiun kulturon, povas kompreni tiun landon.

Se la kulturo de Ĉinio ne estas komprenita, Ĉinio ja ne povas esti objektive traktata. – Tio estas unu el la gravaj kaŭzoj, kiu eble rezultigis la nunan seriozan problemon en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Pri la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono Kissinger donis respondon, ke Ĉinio estas granda lando de ekonomio, kaj havas vastan rilatecon kun Usono en ekonomio. Se la konflikto inter Ĉinio kaj Usono estus nelimigita, la rezulto eble estus malpli bona eĉ ol tiu, kiu iam aperis en Eŭropo. Kaj cetere, se tio okazus, la minaco kontraŭ la nuna mondo estus tre danĝera.

Tri jarojn antaŭe, en Pekino, doktoro Kissinger havis konversacion kun la ĉina eksa ŝtatkonsilanto Dai Bingguo. Tiam li juĝis, ke inter Ĉinio kaj Usono ne ekzistas "Thucydides's Trap", kaj la rilateco inter la du landoj en perspektivo estas partnereco, sed ne rivaleco. Hodiaŭ, post tri jaroj, li ankoraŭ neis alian eblecon. Li diris, ke kvankam ekzistas diferencoj inter la du landoj, tamen estas neniu el la diferencoj, kiu povus kaŭzigi militan konflikton.

Pri la nuna komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono la respondo de Kissinger estas: nun la komerca intertrakto iagrade jam fariĝis normala por la du flankoj, kaj li esperis, ke la komerca intertrakto povos atingi sukceson. Kaj tio estas nur malgranda komenco, eta komenco de pli granda politika dialogo. Doktoro Kissinger esperis, ke en estonteco Ĉinio kaj Usono povos okazigi al si politikan dialogon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin