Ĉina te-kultura foiro en Rusio

(GMT+08:00) 2019-11-26 08:39:37     Redaktoro:Ĝoja

La 22-an de novembro en moskva ekspoziciejo Sokolniki inaŭguriĝis ĉina te-kultura foiro, ĉefe kunorganizata de Ĉina Konsilio por Akcelado de Internacia Komerco, Fujian-a Komerca kaj Ekspozicia Limigita Kompanio Strong kaj moskva ekspoziciejo Sokolniki. La foiro estas la unua grandskala foiro pri la ĉina tea kulturo en Rusio, al ĝi ĉeestis pli ol 60 ĉinaj entreprenoj pri teo el urboj Quanzhou, Ningde kaj aliaj de la ĉina provinco Fujian, ankaŭ rusaj negocistoj, prilaboraj fabrikoj kaj reprezentantoj de restoracioj.

En la inaŭguro s-ino Natalia Pilyus, membro de rusa Dumao kaj membro de rusa dumaa kultura komitato, diris, ke la tea kulturo estas la grava konsistiga parto de la ĉina tradicia kulturo, kaj la foiro okazas kadre de la 70-a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio, ĝi plupaŝe akcelos la tradician amikecon inter la du landoj kaj kontaktojn de ekonomio kaj komerco, ankaŭ malfermos pordon por ke rusanoj konu Ĉinion.

"La ĉina kulturo enhavas multajn flankojn, sed kiam oni mencias ĝin, oni nature pensas pri la tea kulturo. La tea kulturo jam popularas en Rusio pli ol 400 jarojn kaj tre plaĉas al la rusa popolo. La foiro donas al ni ŝancon por detale koni ĉinan te-ceremonion. Trinki teon estas ne nur parto de ĉiutaga vivo de ĉinoj sed ankaŭ enkorpigo de ĉina filozofio, kaj trinki teon donas ŝancon al homoj por komunikado kaj amikiĝo."


Asistanto de delegito de Ĉina Konsilio por Akcelado de Internacia Komerco en Rusio Xu Jing salutas

Asistanto de delegito de Ĉina Konsilio por Akcelado de Internacia Komerco en Rusio Xu Jing diris, ke la entreprenoj partoprenantaj en la foiro ĉefe venas el la ĉina suda ĉefmara provinco Fujian. En la frua tempo de reformado kaj malfermo Fujian establis kun Rusio intimajn rilatojn de ekonomio kaj komerco, nombro da komercistoj de Fujian negocis en Rusio, portis lokajn produktojn de Fujian al la rusa merkato, inter ili teo estas brila nomkarto.

"Kiel la ĉefa produktejo de teo Fujian produktas nombron da teo, ekzemple Tieguanyin, Dahongpao, blanka teo kaj jasmena teo, kiuj pro bonaj kvalitoj estas ŝatataj ne nur de ĉinoj sed ankaŭ de eksterlandaj fidindaj konsumantoj. Hodiaŭ en la foiro la Fujian-aj entreprenoj estas kapablaj, ili nun prezentas nombron da bonkvalitaj specoj de teo. Mi kredas, ke rusaj amikoj ĝuos la bonodoran tean mondon."

Prezidanto de limigita kompanio Guilaike s-ino Liu Jiaolian diris, ke ŝi kunportis diversajn te-specojn kun malsamaj prezoj por kontentigi malsamajn konsumantojn en Rusio.

"Ni havas multajn specojn, ekzemple bruna teo, verda teo, blanka teo, jasmena teo, vulonga teo. Hodiaŭ nombro da rusanoj venas al la foiro, kiel fujian-anoj ili tre amas trinki teon, ili volas gustumi niajn ĉiujn specojn."

Krom prezento de specoj de teo, organizantoj ankaŭ organizis prelegojn kaj interŝanĝojn pri apartaj temoj. Ankaŭ te-ceremonio okazas regule dum la foiro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin