Per agitado al perfortaĵo en alia lando Usono sin vundos

(GMT+08:00) 2019-11-25 19:24:59     Redaktoro:Yu

La tiel nomatan Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019, kiun adoptis la usona senato lastatempe, krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, publike apogas radikalajn perfortulojn kaj intencas malutili al alia lando per agitado al perfortaĵo. Iuj usonaj politikistoj delonge efektivigas hegemonion kaj politkon de forto, kio estas abomeninda por la internacia komunumo. Nun ili etendis la manon al Honkongo kaj donas verdan lumon al perfortuloj. La internacia komunumo forte kondamnis ilian konduton.

Multaj faktoj montris, ke Usono enmiksiĝis en honkongajn aferojn jam multfoje. De 1984 ĝis 2014, la usona Kongreso proponis pli ol 60 leĝprojektojn koncernajn al Honkongo. En 2011, la likado de vikipedio publikigis mesaĝon de la ĝenerala konsulejo de Usono en Honkongo, kiu montris, ke la usona flanko kelkfoje esprimis intervenajn opiniojn pri Honkongo kaj ofte renkontiĝis kun estroj de honkonga "sendependeco". Iuj usonaj mediatoj konfuzis nigron kun blanko, kaj iuj politikistoj propinis leĝprojektojn pri Honkongo por praktiki long-brakan jurisdikcion. Ili intencis reteni la disvolviĝon de Ĉinio profite de tumulto en Honkongo.

Sub la flago de "homaj rajtoj" kaj "demokratio" iuj usonaj politikistoj uzis duoblajn normojn, donante verdan lumon al perfortaj krimuloj, por atingi sian politikan celon. Antaŭ nelonge en la hispana kataluna aŭtonoma regiono okazis kontraŭleĝaj aktivadoj similaj al tiuj en Honkongo. Perfortaj pretestantoj blokis flughavenojn, obstrukcis vojojn, detruis butikojn, faris incendiojn kaj intense konfliktis kun polico, senbride pretendante agi kiel Honkongo. Sed pri tiaj agoj silentis la usona registaro, kiu ĉiam fihelpis perfortulojn en Honkongo. Do, ni demandu, kiel Usono ne plu svingis la flagon de libereco kaj demokratio por subteni tiujn perfortulojn.

Honkongo estas aprto de Ĉinio, sed ne kajto en la manoj de iuj usonanoj, kaj ĝi ne toleras intervenon de iu ajn ekstera forto. Ne ŝanĝiĝis la firma decido de la ĉina registaro pri protekto de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj nek ŝanĝiĝis ĝia rezoluteco en efektivigo de la politiko "unu lando, du sistemoj" kaj opono kontraŭ interveno de iu ajn ekstera forto en la aferojn de Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin