Ĉina prezidanto renkontiĝis kun delegacio de partio Unuiĝinta Rusio

(GMT+08:00) 2019-11-26 12:22:49     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun delegacio de la partio Unuiĝinta Rusio lunde en la Granda Popola Halo en Pekino.

La delegacio, gvidata de prezidanto de la Plej Supera Konsilio de Unuiĝinta Rusio Boris Gryzlov, estis en Pekino por la sepa kunveno de la dialoga mekanismo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Rusio, kiu okazis lunde en Pekino.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), esprimis gratulon pro la sukceso de la 19a kongreso de la partio Unuiĝinta Rusio. Li diris, "Prezidanto Putin kaj mi kune anoncis disvolvadon de ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por la nova epoko, konsentante gvidi duflankajn rilatojn en la direkto de reciproka subteno, ĝisfunda integriĝo kaj novigema kunlaboro por atingi kungajnajn rezultojn."

La ĉina prezidanto diris, ke kiel regantaj partioj, la KPĈ kaj la partio Unuiĝinta Rusio surŝultrigas respondecojn por plu antaŭenpuŝi ĉina-rusajn rilatojn. Li vokis la delegitojn por la sepa kunveno de la dialoga mekanismo plene interŝanĝi opiniojn por dediĉi saĝecon kaj forton al duflankaj rilatoj kaj ankaŭ al paco kaj prospero de la mondo.

Gryzlov gratulis Ĉinion pro la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, kaj diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj atingis senprecedencan alton; la du landoj havas bonan kunlaboron en diversaj kampoj kaj bonan kunordigon en internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj. Li aldonis, ke la partio Unuiĝinta Rusio volas plifortigi kunlaboron kun la KPĈ por plu antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin