Fini perforton kaj kaoson en Honkongo estas urĝa petego de publiko

(GMT+08:00) 2019-11-26 19:04:23     Redaktoro:Yu
Lastatempe la usona Kongreso adoptis la tiel nomatan Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019, kiu krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj publike apogas radikajn perfortulojn. Ĉinio firme oponas tion. La demando, kiun Honkongo alfrontas, ne estas pri homaj rajtoj aŭ demokratio, sed pri ĉesigo de perforto kaj kaoso, subteno de leĝa regado kaj restarigo de ordo kiel eble plej rapide. La usona movo, kiu tretas leĝan regadon kaj agas kontraŭ la aspiro de la publiko, estas kondamnita al malsukceso.

Perforto estas publika malamiko de la homaro kaj malebligi perforton estas ĝenerala konsento de la internacia komunumo. Similaj okazaĵoj, ĉu la movado Okupi Wall-straton en Usono, ĉu la grandskala tumulto en Londono, registaroj de ambaŭ landoj senhezite sendis policanojn por kvietigo. Antaŭ nelonge, la aŭtoritatoj de Hispanio kaj Ĉilio rezolute sandis policanojn por trakti similajn perfortajn okazaĵojn. Ĉio ĉi montris, ke malebligi perforton estas universale akceptebla vero.

Dum la lastaj pli ol kvin monatoj, radikalaj, perfortaj kaj krimaj praktikoj severe minacis sekurecon kaj posedaĵojn de homoj, disturbis leĝan regadon kaj socian ordon, rompis prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". La honkonga polico restis fidela al sia profesio, serioze plenumis leĝon kaj montris maksimuman sindetenon. Sed la menciita usona akto konfuzas nigron kun blanko, fihelpas kaj beligas perfortulojn, minacas per sankcioj homojn, kiuj sin dediĉas al stabiligo de Honkongo, kio nudigas antaŭa la mondo la malbonan intencon de iuj usonaj politikistoj malordigi Honkongon kaj reteni disvolviĝon de Ĉinio.

Multaj faktoj montris, ke eksterlandaj malamikaj fortoj fihelpis kaj agitis kontraŭĉinajn aktivulojn al "kolora revolucio" en Honkongo, kaj adopto de la menciita akto estas ĉenero de la komploto. La 1 400 milionoj da ĉinaj civitanoj inkluzive de 7,5 milionoj da honkonganoj neniel permesas surscenigon de la "koloro revolucio" en Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin