Novaĵoj (Novembro 26)

(GMT+08:00) 2019-11-26 16:36:25     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 26a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto renkontiĝis kun delegacio de partio Unuiĝinta Rusio; Ĉinio kaj Japanio komencis altnivelan konsiliĝan mekanismon pri interpopolaj interŝanĝoj. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun delegacio de la partio Unuiĝinta Rusio lunde en la Granda Popola Halo en Pekino.

La delegacio, gvidata de prezidanto de la Plej Supera Konsilio de Unuiĝinta Rusio Boris Gryzlov, estis en Pekino por la sepa kunveno de la dialoga mekanismo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Rusio, kiu okazis lunde en Pekino.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), esprimis gratulon pro la sukceso de la 19a kongreso de la partio Unuiĝinta Rusio. Li diris, ke kiel regantaj partioj, la KPĈ kaj la partio Unuiĝinta Rusio surŝultrigas respondecojn por plu antaŭenpuŝi ĉina-rusajn rilatojn. Li vokis la delegitojn por la sepa kunveno de la dialoga mekanismo plene interŝanĝi opiniojn por dediĉi saĝecon kaj forton al duflankaj rilatoj kaj ankaŭ al paco kaj prospero de la mondo.

Gryzlov gratulis Ĉinion pro la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, kaj diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj atingis senprecedencan alton; la du landoj havas bonan kunlaboron en diversaj kampoj kaj bonan kunordigon en internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj. Li aldonis, ke la partio Unuiĝinta Rusio volas plifortigi kunlaboron kun la KPĈ por plu antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn.

Lunde en Tokio, Ĉinio kaj Japanio komencis altnivelan konsiliĝan mekanismon pri interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, kaj ambaŭ flankoj promesis antaŭenpuŝi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj en la nova epoko por pli granda disvolviĝo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Shinzo Abe sendis gratulajn leterojn respektive, kiujn legis ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Toshimitsu Motegi.

Wang diris, ke duflankaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj profunde enradikiĝis kaj akumulis unikan kunfandaĵon de kulturoj, formante fortan ligilon inter la du popoloj kaj neelĉerpeblan motoron por disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Ĉinio volas fortigi ĝeneralan planadon kun Japanio por plivastigi personarajn interŝanĝojn, riĉigi kulturajn interŝanĝojn, fortigi gvidadon kaj modladon de publika opinio, antaŭenigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter civilizoj kaj akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj, por konstrui fortan kulturan ligilon kaj solidan publikan subtenon por la longtempa disvolvado de duflankaj rilatoj.

Motegi diris, ke kun longa historio de interŝanĝoj inter la du landoj por pli ol 2 000 jaroj, la interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj ludis gravan rolon por plibonigi reciprokan komprenon inter la du popoloj kaj servas kiel nemankigebla bazo por longtempa disvolvado de duflankaj rilatoj. Li vokis al la du flankoj doni plenan ludadon al la rolo de la altnivela konsiliĝa mekanismo pri interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, aktive efektivigi tiajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en kulturo, sporto kaj turismo por antaŭenpuŝi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj en la nova epoko por pli granda disvolviĝo.

Lunde en Tokio, Japanio okazis la tria ĉina-japana altnivela rondtabla konferenco pri medio. Ĉina ministro pri ekologio kaj medio Li Ganjie kaj japana ministro pri medio Shinjiro Koizumi ĉeestis al la konferenco kaj faris paroladojn.

Li Ganjie montris, ke en la lastaj jaroj, la fruktoj de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Japanio estas abundaj. Li emfazis, ke tiuj kunlaboroj ne nur profitigas ambaŭ landojn kune solvi ekologian kaj median problemon, sed ankaŭ akcelas la amikecon inter la dulandaj popolanoj kaj la sanan disvolvon de la dulandaj rilatoj. Ĉinio volas kune kun Japanio daŭre fortigi kunlaborojn en ekologia kaj media kampoj.

Shinjiro Koizumi esprimis admiron al progresoj atingitaj de Ĉinio en ekologia kaj media protekta afero kaj faris altgradan takson al ĉina-japana amikeca media protekta centro kiel la ponto de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Japanio pri ekologia kaj media protekto. Li diris, ke Japanio kaj Ĉinio tenas longtempan tradicion de amikeca interfluo. Li esperis, ke la du landoj devas gajni interfluan frukton en kampoj de plasta balaaĵo en la maro, traktado de klimata ŝanĝiĝo ktp.

Ĉina vicĉefministro Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, telefone konversaciis kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj financa sekretario Steven Mnuchin marde matene.

Dum la konversacio, la du flankoj diskutis pri solvado de problemoj koncernaj al respektivaj kernaj zorgoj, atingis konsenton pri konvene solvi rilatajn demandojn, kaj konsentis daŭrigi komunikadon pri restaj demandoj en la konsiliĝo pri interkonsento de la unua fazo.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zheng Zeguang lunde alvokis usonan ambasadoron al Ĉinio Terry Branstad por postuli seriozan traktadon pri kaj fortan proteston kontraŭ la adopto de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019 fare de la Ĉambro de la Reprezentantoj kaj Senato .

Zheng diris, ke Ĉinio urĝas Usonon korekti sian eraron tuj, ĉesi interveni en honkongajn aferojn kaj la aliajn internajn aferojn de Ĉinio. Honkongo estas parto de Ĉinio kaj honkongaj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio. Zheng diris, ke la menciita akto publike intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio. Li akuzis la usonan Kongreson, ke ĝi neglektis faktojn kaj veron, fihelpi kaj subteni kontraŭĉinajn perfortajn krimojn. Li aldonis, ke tio malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio forte kondamnas kaj firme oponas la movon de Usono. Ĉinio havas senŝanceliĝan decidon protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, efektivigi la principon "unu lando, du sistemoj" kaj oponi enmiksiĝon de ajnaj eksteraj fortoj en honkongajn aferojn. Li akcentis, ke ĉiaj intencoj meti Honkongon en kaoson kaj detrui stabilecon kaj prosperon de Honkongo estas kondamnitaj al malsukcesoj.

La Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj marde publikigis artikolon titolitan "La Longtempa Demando de Seksdiskriminacio en Usono Grave Malhelpas la Realigon de Homaj Rajtoj de Virinoj en la Lando."

La artikolo diris, ke Usono ankoraŭ ne ratifis la Konvencion pri Elimino de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj, kiu estas unu el la kernaj konvencioj de la Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj, nek solvis sian propran pli kaj pli gravan problemon pri seksdiskriminacio, kio grave malhelpis la realigon de homaj rajtoj de virinoj en Usono.

La artikolo rimarkigis, ke serioza problemo de seksdiskriminacio en Usono devenas de profundaj kaj multflankaj kialoj. Ĉi tiuj inkluzivas la historian tradicion de seksdiskriminacio, la patriarkan kulturon kaj precipe malavantaĝojn de la socia sistemo de Usono, kiuj konsistigas fundamentajn malhelpojn al la elimino de seksdiskriminacio en Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin