Novaĵoj (Novembro 27)

(GMT+08:00) 2019-11-27 16:08:35     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 27a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi emfazas efektivigon de gravaj rimedoj de ŝlosila sesio de KPĈ; okazis la unua ekonomia kaj komerca kunlabora forumo de Ĉinio kaj Singapuro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis la 11an kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo marde en Pekino.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo, emfazis efektivigon de la gravaj rimedoj adoptitaj en la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke la sesio faris pli klaran pintnivelan projekton por profundigi ampleksan reformon en la nova epoko. Li urĝis koncentri reformajn klopodojn sur subtenon kaj plibonigon de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj kaj modernigon de la sistemo kaj kapablo de regado de la lando.

Ankaŭ Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng, ĉiuj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo, ĉeestis la kunvenon.

La kunveno ekzamenis kaj aprobis serion da dokumentoj pri merkat-bazita distribuado de faktoroj de produktado, sistemoj pri subteno kaj protekto de agrikulturo, reformo de medicina asekuro, laboreduko en elementaj kaj meznivelaj lernejoj kaj altlernejoj, modernigo de la mediprotekta sistemo, reformo de eduk-kontrola sistemo, kaj agrikulturaj teknologiaj servoj.

La kunveno ekzamenis kaj aprobis ankaŭ la agadplanon pri efektivigo de la gravaj rimedoj adoptitaj en la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, kaj raporton pri taksado de progreso de la ampleksa reformo de Ĉinio en la lastaj jaroj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis altkvalitecon en redaktado de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) lunde, kiam li prezidis kunvenon pri la nova plano.

Li diris, ke Ĉinio profundigis reformon en ĉiuj kampoj kaj akcelis pli larĝan malfermon ekde la efektivigo de la 13a Kvinjara Plano kaj atingis la celojn listigitajn en la plano laŭplane. Laŭ la principo serĉi progreson dum certigo de stabileco, ĉiuj regionoj kaj departementoj profundigis la ĉiuflankan reformon, prenis la iniciaton plilarĝigi malfermon, reagis al enlandaj kaj eksterlandaj riskoj kaj defioj, kaj subtenis mezaltan ekonomian kreskon en racia amplekso. Li diris, ke kvankam la ekstera medio eble estos pli kompleksa kun necertecoj kaj defioj, Ĉinio estas en ŝlosila periodo por ŝanĝi reĝimon de sia kresko, plibonigi sian ekonomian strukturon kaj nutri novajn motorojn de kresko. Por certigi kvaliton de la plano, la lando devas studi la oportunojn kaj defiojn, doni ĉefan prioritaton al disvolvado, kaj bazi siajn klopodojn sur fundamentaj naciaj kondiĉoj kaj stadio de disvolviĝo.

La ĉefministro emfazis plurajn principojn pri redaktado de la nova plano, kiuj inkluzivas certigi la ekonomian funkciadon en racia amplekso, akceli altkvalitan disvolvadon, emfazi la vizion de disvolvado kun homoj ĉe la centro kaj reliefigi la rolon de reformo kaj novigado en traktado de malfaciloj.

Marde Ĉinio kaj Rusio konsentis plifortigi la sinergion de siaj disvolvaj strategioj kaj antaŭenpuŝi investan kunlaboron por novaj atingoj.

La interkonsento estis atingita en la sesa kunveno de la Ĉina-Rusa Komitato pri Investa Kunlaboro, prezidata de ĉina vicĉefministro Han Zheng kaj rusa unua vicĉefministro Anton Siluanov en Pekino.

Dum la kunveno, la du flankoj retrorigardis la progreson de sia investa kunlaboro kaj konstruado de ŝlosilaj projektoj.

Han, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la ŝtatestroj de la du landoj konsentis profundigi investan kunlaboron, doni plenan ludadon al la kunordiga rolo de la komitato pri investa kunlaboro kaj kune efektivigi pliajn kunlaborajn projektojn.

Siluanov laŭdis la daŭran vastiĝon de duflanka komerca kaj investa skalo kaj la progreson de gravaj investaj projektoj en infrastruktura konstruado, energio, agrikulturo, sano kaj medicino kaj teknologio.

Altranga ĉina oficialulo esprimis firman oponon kaj fortan kondamnon al la lastatempa adopto de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo de 2019 fare de la usona Kongreso.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la deklaron en intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua.

Yang diris, ke la usona Kongreso adoptis la tiel nomatan akton spite la postulon pri serioza traktado kaj firman opozicion de la ĉina flanko, krude intervenante en la internajn aferojn de Ĉinio kaj grave malobservante internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio deklaris sian solenan pozicion al la usona flanko pri la afero.

Yang emfazis, ke honkongaj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio, kiuj toleras nenian intervenon de iu ajn ekstera forto. Ĉinio estas rezoluta pri protekto de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj, efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" kaj opono kontraŭ ajna ekstera interveno en honkongajn aferojn. La menciita akto adoptita de la usona Kongreso grave damaĝis la interesojn de Ĉinio kaj subfosis la prosperon kaj stabilecon de Honkongo. Yang insistis, ke la plej urĝa tasko de Honkongo estas fini la perforton kaj kaoson kaj restarigi ordon. Li urĝis la usonan flankon havi klaran konscion pri la situacio, tuj komenci agojn por malebligi, ke la akto fariĝu leĝo, kaj ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, inkluzive de honkongaj aferoj.

Marde en Singapuro okazis la unua ekonomia kaj komerca kunlabora forumo de Ĉinio kaj Singapuro, nome la 20a datreveno de la fondiĝo de la asocio de ĉinaj entreprenoj en Singapuro. Pli ol 380 reprezentantoj el Ĉinio kaj Singapuro en rondoj de komerco, politiko, eduko kaj amaskomunikilo ĉeestis al la aktivado. La ĉeestantoj altgrade admiris kontribuon de la asocio de ĉinaj entreprenoj en Singapuro por la disvolvo de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj.

La asocio de ĉinaj entreprenoj en Singapuro fondiĝis en 1999 kaj ludis gravan rolon kiel ponto de la disvolvo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro. En parolado, ĉina ambasadoro en Singapuro Hong Xiaoyong diris, ke de la pasintaj 20 jaroj, la skalo de la asocio daŭre pli vastiĝis. La membroj de la asocio multiĝis de 11 al preskaŭ 700. En la 20 jaroj, la asocio bone funkciis kiel kunlabora platformo de ĉinaj kaj singapuraj entreprenoj, ponto de komunikado inter Ĉinio kaj Singapuro kaj hejmo de ĉinaj entreprenoj kaj membroj por solvi malfacilon. Ĝi faris grandan bonan laboron por akceli ekonomian kaj komercan kunlaborojn inter Ĉinio kaj Singapuro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin