"Leĝprojekto" koncerne Honkongon estas ja politika farso

(GMT+08:00) 2019-11-28 20:17:19     Redaktoro:Xiong

La 27an de novembro la usonaj aŭtoritatoj subskribe faris el "Leĝprojekto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo" tielnomatan leĝon, senskrupule intervenante en konkongajn aferojn kaj krude trudante sian "longan brakon" al ĉinaj internaj aferoj. Tiu ĉi "leĝprojekto" estas kontraŭa al la volo de la popolo, kaj politika farso memreĝisorita de iuj usonanoj. Ĝi renkontas la rezolutan proteston de Ĉinio kaj la fortan kondamnon de la internacia komunumo.

Ĉar unue, la tielnomata "leĝprojekto" de Usono serioze malobservas la internacian juron kaj la normon de internaciaj rilatoj, kaj ĝi sin apogas tute ne sur la principoj de juro; due, Usono, sub la mantelo de "demokratio" kaj "homaj rajtoj", promulgis la tielnomatan "leĝprojekton", malkaŝeme starante flanke de perfortuloj, kaj ĝia hipokriteco en agado kaj ĝia malico en intenco estas vere abomenindaj por la internacia komunumo; trie, la "leĝprojekto" koncerne Honkongon damaĝas la feliĉon de la honkonganoj kaj nepre estas forĵetita kaj oponita de la civitanoj de Honkongo; kaj kvare, la ago de Usono promulgi la "leĝprojekton" same vundas la interesojn de Usono mem.

Nuntempe, kvankam la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono frontas al malfaciloj kaj defioj, tamen Ĉinio havas kapablojn por respondi al tiuj malfaciloj kaj defioj. Dum la 70 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ĝi kreskas kaj fortikiĝas ĉiam en la konkerado de diversaj defioj venantaj el interne kaj ekstere. Same kiel antaŭe, Ĉinio "tretplatigos malebenaĵon en grandan vojon, kaj spite al malfaciloj ekiros".

La decido de Ĉinio, defendi la naciajn suverenecon, sekurecon kaj intereson de evoluo estas neŝanĝebla, la decido praktiki la principon pri "unu lando, du sistemoj" estas neŝanĝebla, kaj la decido protesti kontraŭ interveno de kia ajn ekstera forto en honkongajn aferojn estas neŝanĝebla.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin