Novaĵoj (Novembro 28)

(GMT+08:00) 2019-11-28 15:39:20     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 28a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto interparolis kun surinama prezidento; Ĉinio firme oponas subskribon de Honkong-rilata akto kiel leĝo fare de Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun surinama prezidento Desire Bouterse. La dulandaj ŝtatestroj kune deklaris, ke Ĉinio kaj Surinamo starigas strategian kunlaboran partnerecon.

Xi montris, ke Surinamo estas unu el la landoj de la Kariba Maro, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. De post la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj antaŭ 43 jaroj, la du landoj ĉiam subtenas, komprenas kaj konfidas unu la alian. La rilatoj inter Ĉinio kaj Surinamo longtempe estas en la antaŭa linio kompare kun la rilatoj inter Ĉinio kaj aliaj karibaj landoj. Tio estas modelo de la amikeco kaj la egaleco inter grandaj kaj malgrandaj landoj. La disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Surinamo estas en la grava historia periodo. Ĉinio volas klopodi kune kun Surinamo por akceli la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo per la ŝanco de la "Zono kaj Vojo".

Bouterse esprimis gratulon pro la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj kredis, ke sub gvido de ĉina prezidanto Xi Jinping, socialismo kun la ĉinaj trajtoj en la nova epoko certe gajnos sukceson kaj profitigos ĉinan kaj tutmondajn popolojn. Li diris, ke lia vizito en Ĉinio havas gravan historian kaj politikan signifon. La amikeco inter Surinamo kaj Ĉinio havas longtempan historion. Surinamo firme subtenas la politikon de unu Ĉinio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis klopodojn por kulturi novtipan militan personaron, kompetentan, profesian kaj posedantan honestecon kaj kapablon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la alvokon en la malferma ceremonio de trejniĝa sesio por estroj de militaj akademioj kaj lernejoj en Pekino. En la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono, Xi salutis la estrojn de militaj akademioj kaj lernejoj kaj ankaŭ tiujn, kiuj laboras en la kampo de milita edukado.

Matene Xi renkontiĝis kun ĉiuj membroj de la trejniĝa sesio kaj fotiĝis kun ili en la Nacidefenda Universitato de la Popola Liberiga Armeo, kie okazis la malferma ceremonio.

Xi diris, ke la politiko pri milita edukado en la nova epoko estas subteni la absolutan gvidadon de la partio super la armeo, servi por la celo konstrui potencan landon kun forta armeo, kaj trejni novspecan militan personaron kompetentan, profesian kaj posedantan honestecon kaj kapablon. Li emfazis fortigi la pintnivelan projektadon kaj longtempajn planojn, disvolvi pli bonajn akademiajn fakojn, konstrui altkvalitan instruistaron kaj plibonigi subtenajn sistemojn kaj instituciojn por profundigi reformon kaj novigon de militaj akademioj kaj lernejoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede esprimis gratulon okaze de la festado de la UN por la Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo.

En sia gratula mesaĝo, Xi diris, ke la demando de Palestino estas la kerno de la mez-orienta demando. Li diris, ke trovi ampleksan kaj justan solvon por la palestina demando kaj helpi Palestinon kaj Israelon atingi pacan kunekziston kaj komunan disvolviĝon konformas al komunaj interesoj de la internacia komunumo

Xi rimarkigis, ke la internacia komunumo devas protekti justecon kaj senpartiecon kaj subteni koncernajn rezoluciojn de la UN, la principon "tero por paco" kaj la duŝtatan solvon, por krei atmosferon favoran al la rekomenco de palestina-israela pacinterparolado. Li akcentis, ke Ĉinio, kiel bona amiko, partnero kaj frato de la palestina popolo, estas fervora subtenanto de palestina-israela paco. Ĉinio apogas la justan aferon de la palestina popolo reakiri legitimajn naciajn rajtojn, kaj subtenas Palestinon en konstruado de sendependa kaj plene suverena ŝtato surbaze de la limoj de 1967 kaj kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo. Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por antaŭenpuŝi la pacan interparoladon inter Palestino kaj Israelo kaj realigi ampleksan, justan kaj daŭran pacon en Mez-Oriento.

Deklaro de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo firme oponas, ke Usono subskribis la tiel nomatan Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019 kiel leĝon.

La deklaro diris, ke la movo estas serioza interveno en honkongajn aferojn kaj internajn aferojn de Ĉinio kaj malobservo de la internacia leĝo kaj bazaj normoj pri internaciaj rilatoj. Tio estas kruda hegemonia ago.

La deklaro diris, ke Ĉinio urĝas Usonon ne iri plu sur la malĝusta vojo, alie ĝi prenos kontraŭrimedojn kaj Usono devas preni sur sin la respondecon pri ĉiuj sekvoj. La ĉina registaro estas rezoluta pri opono kontraŭ interveno de eksteraj fortoj en honkongajn aferojn, efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" kaj protekto de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj.

Tiutage ankaŭ la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio forte kondamnis la subskribon de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019 kiel leĝo fare de Usono.

La oficejo diris en deklaro, ke la usona flanko oficialigis la akton kiel leĝon spite fortan oponon de la ĉina flanko, kio estas publika interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj severa malobservo de internacia leĝo kaj la bazaj normoj pri internaciaj rilatoj.

Ankaŭ la Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono esprimis fortan kondamnon kaj firman oponon kontraŭ la movo de Usono.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede diris, ke la setleja konstruado de Israelo en la okupata palestina teritorio ne havas "leĝan validecon" kaj estas "publika malobservo" de internacia leĝo.

Guterres faris la rimarkojn en sia mesaĝo por la Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo. Li diris, ke solvi la israela-palestinan konflikton restas unu el la plej malfacilaj defioj alfrontitaj de la internacia komunumo. Bedaŭrinde, dum la pasinta jaro, estis neniu pozitiva disvolviĝo, kaj la loka situacio daŭre malboniĝis.

La mesaĝo estis legita de Maria Luiza Ribeiro Viotti, direktoro de lia oficejo al kunveno okazigita de la Komitato de la UN pri Plenumo de la Neforpreneblaj Rajtoj de Palestina Popolo por festi la internacian tagon.

Guterres diris, ke la intensigo de kontraŭleĝaj setlejoj, malkonstruoj de palestinaj hejmoj kaj la ĝenerala sufero en Gazao devas esti ĉesigitaj. Li aldonis, ke ĉi tiuj agoj eble subfosos la fareblecon establi palestinan ŝtaton surbaze de koncernaj rezolucioj de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin