La ĉina popolo absolute cedas al nenia minaco el ekstere

(GMT+08:00) 2019-11-29 19:54:32     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge Usono subskribis la "Leĝprojekton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo" por ĝin igi leĝo, kaj per tio Usono senskrupule staras flanke de honkongaj perfortuloj kaj krimuloj, serioze intervenante en honkongajn aferojn kaj internajn aferojn de Ĉinio kaj grave rompante la internacian juron kaj la bazajn principojn de la internaciaj rilatoj. Estas evidente, ke Usono intencas malordigi Honkongon kaj reteni la disvolviĝadon de Ĉinio. Sed ĉi-foje Usono kalkulis erare, ĉar la ĉina popolo de 1,4 miliardoj da homoj, inkluzive de la honkonganoj, absolute cedas al nenia minaco el eksteraj fortoj.

De kvin monatoj la grandmezuraj kontraŭleĝaj perfortaĵoj en Honkongo senĉese disvolviĝas al pli granda dimensio, tiel ke Honkongo falis en ekstreman danĝeron. Tiuj perfortuloj kriis sloganojn de "sendependiĝo de Honkongo", paralizis la trafikon, faris batadon, detruadon, rabadon kaj bruligadon, atakis policistojn kaj civilulojn, minacis amantojn de la lando kaj Honkongo per venĝaj atakoj, kaj eĉ rezultigis morton de unu senkulpa civilulo. Ĝuste tiun momenton, kiam Honkongo devis ĉesigi la perfortaĵojn kaj tumulton kaj restarigi al si ordon, Usono subskribis la tiel nomatan "leĝprojekton" kun la intenco doni ŝirmilon al tiuj perfortuloj kaj krimuloj, detrui la prosperon kaj stabilecon de Honkongo, malhelpi sukcesiĝon de la reĝimo "unu lando kaj du sistemoj", kaj haltigi la historian evoluproceson de la granda prosperiĝo de la ĉina nacio. Sed tion la ĉina popolo malpermesas.

Honkongo estas de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj ne toleras esti tuŝitaj de ia ajn ekstera forto. Ĉinio, hodiaŭ, estas pli proksima al la celo atingi la grandan prosperiĝon de la ĉina nacio, ol iam antaŭe, kaj do pli kapable respondas al krizoj kaj defioj el ekstere.

Ĉinio urĝas al Usono tuj korekti sian eraron kaj tuj ĉesigi intervenon en honkongajn aferojn kaj internajn aferojn de Ĉinio. Kaj kontraŭ usonaj kapricaj rimedoj Ĉinio nepre donos fortajn kontraŭrimedojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin