Novaĵoj (Novembro 29)

(GMT+08:00) 2019-11-29 16:28:00     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 29a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio alvokis usonan ambasadoron, esprimante proteston kontraŭ subskribo de Honkong-rilata akto kiel leĝo fare de Usono; en Pekino okazis la unua kunveno de interŝanĝo kaj reciproka lernado inter civilizacioj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj le Yucheng ĵaŭde alvokis usonan ambasadoron en Ĉinio Terry Branstad por postuli seriozan traktadon pri kaj fortan proteston kontraŭ la subskribo de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019 kiel leĝo fare de Usono.

Le diris, ke Ĉinio forte urĝas Usonon korekti sian eraron kaj fari denovan komencon, ne validigi la akton, kaj tuj ĉesi interveni en honkongajn aferojn aŭ enmiksiĝi en la aliajn internajn aferojn de Ĉinio por eviti pluajn damaĝojn al la duflankaj rilatoj kaj kunlaboro en gravaj kampoj inter Ĉinio kaj Usono. Li aldonis, ke rilate la malĝustan movon de Usono, Ĉinio prenos kontraŭrimedojn, kaj Usono devas preni sur sin la respondecon pri ĉiuj sekvoj.

La tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019 kaj alia rilata akto fariĝis usonaj leĝoj, kio estis forte kondamnita kaj oponata en Honkongo.

Liao Cheung-kong, la kunvenanto de la por-establa tendaro en la Leĝdona Konsilio de Honkonga Speciala Administracia Regiono, diris, ke la aktoj ne nur estos senhelpaj al kvietigo de la kaoso en Honkong, sed frustros la klopodojn de Honkonga komunumo por restarigo de paco.

Lo Wai-kwok, prezidanto de la Komerca kaj Profesia Alianco por Honkongo, diris, ke komercaj rondoj en Honkongo estas maltrankvilaj pri tio, ke la aktoj eble damaĝos la kunlaboron inter Honkongo kaj Usono. Li esperas, ke Usono domaĝos la bonajn rilatojn kun Honkongo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo, Ren Guoqiang, ĵaŭde esprimis firman oponon kontraŭ la oficialigo de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019 kiel leĝo fare de Usono. Ren diris, ke la trupo de la Popola Liberiga Armeo en Honkongo estas rezoluta, memfida kaj kapabla pri plenumo de sia misio donita de la Baza Leĝo kaj la Honkonga Garnizona Leĝo.

Ren diris, "Ni firme oponas la usonan konduton, kiu krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj malordigas Honkongon. La trupo en Honkongo ĉiam obeas la komandon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Centra Milita Komisiono kaj estas rezoluta kaj memfida pri plenumo de sia misio donita de la Baza Leĝo kaj la Honkonga Garnizona Leĝo, konservado de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj kaj protekto de longtempaj prospero kaj stabileco en Honkongo."

Parolante pri tio, ke oficiroj kaj soldatoj de la trupo de la Popola Liberiga Armeo en Honkongo iris el tendaro kun ordinaraj vestoj por helpi forigon de obstakloj sur vojoj, Ren diris, ke la partopreno de la oficiroj kaj soldatoj partoprenis en la forigo estis memvola bonfaro, kaj tio ne malobservas la Honkongan Garnizonan Leĝon aŭ la principon "unu lando, du sistemoj".

Ĵaŭde en la Palaca Muzeo en Pekino okazis la unua kunveno de Interŝanĝo kaj Reciproka Lernado inter Civilizacioj. La ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn kaj diskutis ĉirkaŭ la temo "Konstruado de la Bela Mondo kun Interŝanĝo, Reciproka Lernado kaj Harmonia Kunekzisto inter Malsamaj Civilizacioj".

Ji Bingxuan, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso kaj prezidanto de la Ĉina Asocio pri Internacia Interŝanĝo, faris paroladon en la malferma ceremonio. Ji diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping montris en sia parolado en la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj maje en Pekino, ke malsamaj civilizacioj disvolviĝis pro interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter si, kaj ke la ĉina flanko volas preni la kunvenon de dialogo kiel oportunon por starigi ponton de reciproka lernado inter tutmondaj civilizacioj, striktigi la ligilon protektantan pacon de la mondo kaj firmigi la popolan bazon por kontruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris en la malferma ceremonio, ke sistemo estas la kremo de civilizacioj, kaj ke la ĉina flanko klopodos por plimaturigi socialisman sistemon kun la ĉinaj trajtoj kaj dividos kun ĉiuj aliaj landoj spertojn kaj saĝon de Ĉinio en regado.

Ĉinio sendis novan sateliton por observado de la tero al la kosmo de la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina norda Shanxi-provinco je la 7a horo kaj 52 minutoj ĵaŭde matene laŭ pekina tempo.

La satelito, Gaofen-12, estis ĵetita per la portoraketo Changzheng-4C kaj sukcese eniris la planitan orbiton. Tio estis la 320a flugmisio de la serio de la portoraketo Changzheng. Kiel parto de la altdifina ter-observa projekto de la lando, la mikroonda telesensa satelito kapablas liveri fotojn kun la difino pli alta ol unu metro. Ĝi estos uzata en tera esploro, urboplanado, projektado de vojaj retoj, taksado de rikolto de agrikulturaj plantoj, kaj batalo kontraŭ katastrofo. Ĝi ankaŭ povas servi al projektoj laŭ la Zono kaj Vojo.

Lastatempe iuj fremdlandaj amaskomunikiloj aŭ organizoj misfamigis profesian kaj edukan trejnadan laboron en Xinjiang per la nomata "konfidenca dokumento" por malhonori atingojn de Xinjiang en kontraŭterorisma batalo kaj senradikaligo, kio neglektas la faktojn kaj malgloras la klopodojn faritajn de la Xinjiang-a popolo de ĉiuj etnogrupoj por realigo de stabileco kaj paco kaj estas indignindaĵo.

Xinjiang laŭ leĝo establis centrojn de profesia kaj eduka trejnado. Ĉiuj rajtoj de homoj en la centroj estas garantiataj de la leĝo. Nun en la lastaj tri jaroj, aperis neniu terorisma okazaĵo en Xinjiang. De la fino de 2018, pli ol 1 000 homoj el pli ol 90 landoj kaj regionoj vizitis la centrojn, kaj enlandaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj raportis realajn kondiĉojn.

Usona prezidento Donald Trump faris surprizan viziton al Afganio ĵaŭde vespere, renkontiĝante kun sia afgana paralelulo Mohammad Ashraf Ghani kaj pasigis Dankodonan Tagon kun usonaj armeanoj postenigitaj en la lando.

Ghani diris en socia retejo, ke dum la renkontiĝo, ili diskutis pri grava progreso farita de la du flankoj en la batalkampo, inkluzive de atakoj kontraŭ membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en orienta Afganio, kaj ambaŭ opiniis, ke la grupo Talibano devas akcepti militpaŭzon, se ili volas vere atingi pacinterkonsenton.

La Blanka Domo diris ĵaŭde, ke la surpriza vizito de Trump al Afganio estas lia unua vizito al la lando de post lia enoficiĝo kiel prezidento. Registroj de la Blanka Domo montris, ke Trump diris al raportistoj post la renkontiĝo, ke la usona flanko nun jam rekomencis la intertraktadon kun Talibano, tamen ankoraŭ estas bezonata atendo pri atingo de interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin