Usona hegemonio estos en historia sakstrato

(GMT+08:00) 2019-11-30 20:12:27     Redaktoro:Selena

Lastatempe spite al la postulo de Ĉinio pri serioza traktado, Usono subskribis la tiel nomatan Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019 kiel leĝon, kio estas nuda prezentado de usona hegemonio kaj potenca politiko sur la internacia scenejo. Ĉinaj registaro kaj popolo firme oponas kontraŭ tio, kiu estis ankaŭ kondamnita de la internacia komunumo.

Hegemonio kaj potenca politiko estas ĉefaj karakteroj de usonaj eksteraj politikoj. Delonge Usono fojfoje tretis internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Cetere spite al rezolucioj de la UN, ĝi lanĉis militojn, kio severe minacis tutmondan sekurecan ordon.

En la pasintaj kvin monatoj, Usono faris intervenon en honkongajn aferojn. Usono subtenis radikalulojn kaj pliseriozigis la perfortan situacion. Ili celas estigi koloran revolucion por ke Honkongo estu paralizita. Ĝuste en la ŝlosila momento de la honkonga situacio pri ĉesigo de tumulto kaj restarigo de ordo, Usono subskribis la tiel nomatan Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019 kiel leĝon, kio celas rompi prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj ĝeni sukcesan aplikon de "unu lando, du sistemoj".

Nun paco kaj disvolvado penetru en la homajn korojn. Iuj usonaj politikistoj finfine iros al historia sakstrato, se ili obstinos en sia eraro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin