Londona-ponta tranĉila atakisto havas rilaton kun terorista organizo

(GMT+08:00) 2019-11-30 18:58:56     Redaktoro:Li

Sabate frumatene laŭ loka tempo, londona polico publikigis identecon de teroristo kiu faris tranĉilan atakon sur Londona Ponto.

Neil Basu, sekretario de estro de Londona Policejo, diris, ke la teroristo Usman Khan estas 28 jara viro, kiu estis arestita en 2012 pro farado de terorisma atako kaj estis liberigita en 2018. Nun la polico faras traserĉadon en lia hejmo por determini kiel li planis la atakon.

Je la dua horo posttagmeze vendrede laŭ loka tempo, kelkaj homoj faris interbatiĝon sur Londona Ponto, poste iu viro vundis kelkajn homojn per tranĉilo. La teroristo estis pafmortigita de londona polico surloke. Ĝis nun du homoj mortis kaj tri homoj vundiĝis en la atako.

La terorista atako okazis ĉe la proksimiĝo de brita ĝenerala elektado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin