Ne sukcesos la duoblaj normoj

(GMT+08:00) 2019-12-01 15:26:01     Redaktoro:Li

Lastatempe spite al la postulo de Ĉinio pri serioza traktado, Usono subskribis la tiel nomatan Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019 kiel leĝon, kio krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, publike apogas radikalajn perfortulojn kaj intencas malutili al alia lando per agitado al perfortaĵo. Sub la flago de "homaj rajtoj" kaj "demokratio" iuj usonaj politikistoj uzis duoblajn normojn, donante verdan lumon al perfortaj krimuloj, por atingi sian politikan celon.

En la pasintaj kvin monatoj, Usono faris intervenon en honkongajn aferojn. Usono subtenis radikalulojn kaj pliseriozigis la perfortan situacion. Ili celas estigi koloran revolucion por ke Honkongo estu paralizita. Honkongo estas aprto de Ĉinio, sed ne kajto en la manoj de iuj usonanoj, kaj ĝi ne toleras intervenon de iu ajn ekstera forto. Ne ŝanĝiĝis la firma decido de la ĉina registaro pri protekto de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj nek ŝanĝiĝis ĝia rezoluteco en efektivigo de la politiko "unu lando, du sistemoj" kaj opono kontraŭ interveno de iu ajn ekstera forto en la aferojn de Honkongo.

Usono devas koni, ke la duoblaj normoj estas ambaŭtranĉa glavo, kiu vundos ambaŭ flankojn. Ĉiaspecaj intrigoj kaj komplotoj ne gajnos sukceson!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin