Xi Jinping kaj Vladimir Putin kune atestis ekfunkciigon de naturgasa tubo ĉin-rusa orient-linia per video-kontakto

(GMT+08:00) 2019-12-02 21:22:20     Redaktoro:Ĝoja

Posttagmeze de la 2-a de decembro en Pekino ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kontaktis per video kun rusa prezidento Vladimir Putin. Ili kune atestis la ceremonion pri ekfunkciigo de naturgasa tubo ĉin-rusa orient-linia.

Ĉeestis al la ceremonio ĉina vicĉefministro Han Zheng.

Per la video Xi Jinping ankaŭ salutis Vladimir Putin, kiu nun estas en Sochi.

Xi Jinping esprimis varman gratulon al la ekfunkciigo kaj elkoran dankon al dulandaj konstruistoj. Xi diris, ke la orientlinia tubo estas la marka programo de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Rusio pri energio, ankaŭ la modelo de la du flankoj pri profunda kunligo, kunlaboro kaj komuna gajno.

Xi Jinping substrekis, ke la kuranta jaro estas la 70-a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, li kaj prezidento Putin kune anoncis disvolvadon de ĉin-rusa novepoka partnereco de ĉiuflanka strategia kunlaboro, unuanime decidis rigardi plu disvolvon de la dulandaj rilatoj kiel prioritatan direkton kaj senŝanceliĝe profundigi la dulandan strategian kunlaboron kaj kunlaborojn sur diversaj kampoj.

Putin diris, ke okaze de la 70-a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio la ekfunkciigo de la rus-ĉina orient-linia naturgasa tubo havas gravan historian signifon kaj kondukos la dulandan strategian kunlaboron al nova alto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin