La dua internacia filma festivalo estas patronata de ĉina insula provinco

(GMT+08:00) 2019-12-02 10:32:43     Redaktoro:Li

Dimanĉe inaŭguriĝis la 2a Hainan-insula Internacia Filma Festivalo en Sanyan, Hainan-provinco, Ĉinio. Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, kaj Shen Xiaoming, vicsekretario de Hainan-provinco, ĉeestis al la inaŭguro kaj faris paroladojn.

HIIFF estis fondita en 2018, ĝi estas ĉina plej juna internacia filma festivalo. Ĉi-jara filma festivalo sume ricevis 1 495 filmojn el 80 landoj kaj regionoj por gajni la Premion Ora Kokoso, kaj pli ol 30 filmoj kaj dokumentaj filmoj estis proponitaj konkuri por gajni la premion.

Ĉina Komunikila Grupo faris rektan elsendon per 4K-altdifina kanalo pri la inaŭgura ceremonio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin