Novaĵoj (Decembro 02)

(GMT+08:00) 2019-12-02 16:39:00     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Li Keqiang telefone konversaciis kun nova prezidanto de Eŭropa Komisiono; Francio, Germanio kaj Britio bonvenigis 6 eŭropajn landojn aliĝi al kontreguligo kun Irano. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe vespere laŭ interkonsento telefone konversaciis kun Ursula von der Leyen, nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

Li gratulis von der Leyen pro ŝia enoficiĝo kiel prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj pozitive taksis la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. Li montris, ke Ĉinio kaj Eŭropo estas ĉefaj kunlaboraj partneroj unu por la alia, kaj ambaŭ flankoj firme konservas la multflankecon kaj la liberan komercadon. Ĉinio firme subtenas la integriĝon de Eŭropo. Ĉinio kaj Eŭropo havas vastajn komunajn interesojn, fortigas strategian komunikadon, kaj profundigas ampleksan kunlaboron, kio profitigos ne nur la du flankojn, sed ankaŭ la tutan mondon.

Li diris, ke kiel unu el la plej grandaj evoluantaj landoj, Ĉinio ankoraŭ havas longan vojon por iri por realigo de sia moderneco. Ĉinio aktive klopodos por plenumi la promeson de la Pariza Interkonsento, plu bonigos la medion dum la disvolviĝo de industriigo, urbanizo kaj agrikultura modernigo, kaj kune respondos al klimata ŝanĝiĝo kun la internacia komunumo, inkluzive de la eŭropa flanko.

Li ankaŭ bonvenigis novajn gvidantojn de la EU viziti Ĉinion por la 22a Pintkunveno de Ĉinio kaj la EU en la venonta jaro.

Von der Leyen diris, ke en la unua tago, kiam ŝi enoficiĝis kiel prezidanto de la Eŭropa Komisiono ŝi konversaciis kun ĉefministro Li, kio indikas, ke la EU alte atentas siajn rilatojn kun Ĉinio. La jaro 2020 havas mejloŝtonan signifon por disvolviĝo de la rilatoj inter la EU kaj Ĉinio, kaj la du flankoj okazigos serion da gravaj aktivadoj de altranguloj. Ŝi atendas la viziton al Ĉinio kaj la 22an Pintkunvenon de gvidantoj de la EU kaj Ĉinio. La du flankoj havas vastajn komunajn interesojn en kontinuigebla disvolvo, traktado de investa interkonsento kaj aliaj demandoj. La nova Eŭropa Komisiono prenas traktadon de la klimata ŝanĝiĝo kiel prioritaton de sia laboro kaj alte taksas Ĉinion pro ĝia klopodo en tiu ĉi kampo. La EU volas kun Ĉinio plu fortigi kunlaboron en respondo al la klimata ŝanĝiĝo, reformo de la Monda Organizo pri Komerco kaj aliaj demandoj, kaj kune antaŭenigi disvolviĝon de la rilatoj inter la du flankoj.

Pli frue antaŭ la konversacio, la EU okazigis ceremonion por memorfesti la dekan datrevenon de la validiĝo de la Lisbona Traktato en la Domo de Eŭropa Historio en Bruselo. Partoprenis en ĝi la novaj gvidantoj, inkluzive de la nova prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel, la nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, la nova prezidanto de la Eŭropa Parlamento David Sassoli kaj la prezidanto de Eŭropa Centra Banko Christine Lagarde.

Tiutage Michel kaj von der Leyen respektive enoficiĝis kiel prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kaj poste ili kaj aliaj novaj gvidantoj de la EU kune intervidiĝis kun raportistoj.

Proparolanto de la ĝenerala oficejo de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso lastatempe anoncis, ke por celebri la 20an datrevenon de la reveno de Makao al la patrujo, marde antaŭtagmeze okazos en la Granda Popola Halo en Pekino kunsido por memorfesti la 20an datrevenon de plenumo de la Baza Leĝo de la Makaa Speciala Administracia Regiono (MSAR) de la Ĉina Popola Respubliko. En la kunsido ĉeestos partiaj kaj ŝtataj gvidantoj, respondeculoj de koncernaj departementoj de la centra komitato, ĉefaj oficialuloj de la Makaa Speciala Administracia Regiono, respondeculoj de la provinco Guangdong, membroj de la komitato pri la Baza Leĝo de la Makaa Speciala Administracia Regiono, kaj fakuloj kaj kleruloj pri la leĝo.

Sabate franca Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron dirante, ke Francio, Germanio kaj Britio bonvenigis 6 eŭropajn landojn, inkluzive de Belgio, pro ilia aliĝo al la komerca kontreguligo kun Irano por protekti laŭleĝan komercadon de Eŭropo kaj Irano.

La deklaro diris, ke kiel fondintoj de la sistemo Francio, Germanio kaj Britio bonvenigis la aliĝon de Belgio, Danio, Finnlando, Norvegio, Nederlando kaj Svedio. Tio klare montris la firman volon de Eŭropo por protekti laŭleĝan komercadon kun Irano kaj atingi ampleksan interkonsenton pri irana nuklea demando.

La deklaro refoje emfazis la gravecon por amplekse kaj efike plenumi la interkonsenton pri la irana nuklea demando, kaj urĝis, ke Irano revenu al la ĝusta starpunkto kaj obeu la interkonsenton. La deklaro aldonis, ke Eŭropo daŭre antaŭenigos ĉian penadon en la kadro de la interkonsento kaj subtenos diplomatian solvadon de la demando.

Dimanĉe inaŭguriĝis la 2a Hainan-insula Internacia Filma Festivalo en Sanyan de la suda Hainan-provinco en Ĉinio. Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, kaj Shen Xiaoming, vicsekretario de Hainan-provinco, ĉeestis al la inaŭguro kaj faris paroladojn.

HIIFF, fondita en 2018, estas la plej juna internacia filma festivalo en Ĉinio. Ĉi-jara filma festivalo sume ricevis 1 495 filmojn el 80 landoj kaj regionoj por gajni la Premion Ora Kokoso, kaj pli ol 30 filmoj kaj dokumentaj filmoj estis proponitaj konkursi por la premio.

Ĉina Komunikila Grupo faris rektan elsendon per 4K-altdifina kanalo pri la inaŭgura ceremonio.

Sabate en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, dum la 51a Malferma Tago, Ĉina Radio Internacia faris prezentadon pri la projekto Mia Asocio, Mia Urbo - Konekte kun Esperantaj Asocioj kaj pri la 55a datreveno de E-disaŭdigo de Ĉinio. En la ĉambro de Epstein, ĉeestantoj spektis la filmojn faritajn de esperantistoj el Slovakio, Italio, Burundo, Usono kaj aliaj, sume 9 landoj de preskaǔ ĉiuj kontinentoj kaj lasis siajn bondezirojn al la evento. Dume ĉeestantoj kun granda intereso diskutis pri tiuj filmoj kaj detale konsultiĝis pri la reguloj, limdato kaj venonta plano de la evento.

Tiutage Duncan Charters, nova prezidanto de UEA, Orlando Raola, nova estrarano de UEA pri kongresoj, Jolanta Van Hoinstein, sekretario de Internacia Esperanto-Instituto kaj aliaj ĉeestantoj sinsekve donis gratulojn kaj bondezirojn al la evento kaj la 55a datreveno de la E-disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin