Subteni perfortaĵon kaj plagi Honkongon malplaĉas al la popolo

(GMT+08:00) 2019-12-02 19:40:31     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge Usono subskribis la tiel nomatan "Leĝprojekton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo" por ĝin igi leĝo. Ke Usono senskrupule liveras protektan ombrelon al tiuj perfortuloj, kiuj kontraŭas Ĉinion kaj malordigas Honkongon, tretas la homajn rajtojn, demokration kaj aŭtonomecon de la vasta honkonga civito, kaj intencas kaosigi Honkongon kaj reteni la evoluadon de Ĉinio, tio estas ekstreme malica. Usono, kiu subtenas perfortaĵon kaj plagas Honkongon, nepre estos abomene forĵetita de la ĉina popolo kun 1,4 miliardoj da homoj kaj de la internacia komunumo.

De kvin monatoj la grandmezuraj kontraŭleĝaj perfortaĵoj en Honkongo senĉese disvolviĝas al pli granda dimensio, tiel ke Honkongo falis en ekstreman danĝeron. En tio Usono ludis ege malbonan rolon. En kelka tempo iuj usonaj politikistoj malkaŝeme intervidiĝis kun estroj de tiuj, kiuj konstraŭas Ĉinion kaj malordigas Honkongon; la usona Nacia Fondaĵo por Demokratio kaj similaj institucioj liveris diversspecajn apogojn al tiuj perfortuloj; iuj usonaj amaskomunikiloj senĉese faris kuraĝigojn por tiuj kontraŭleĝaj krimuloj, kaj tio serioze detruis la prosperon kaj stabilecon de Honkongo. Evidente, ĉio ĉi tio elmontras la intencon de Usono reteni la evoluadon de Ĉinio.

Usono, per la tiel nomata "Leĝprojekto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo" kaj sub la mantelo de "homaj rajtoj" kaj "demokratio", esence tretas la homajn rajtojn kaj demokration de la honkonga civito kaj rivalas kontraŭ Honkongo kun 7,5 milionoj da loĝantoj.

Nuntempe Honkongo urĝe bezonas restarigi stabilecon kaj ordon. Sed iuj usonaj politikistoj, spite al la epoka fluo, elpaŝas ne nur por plagi Honkongon, sed ankaŭ por disvastigi la perfortan viruson en ĉiujn aliajn lokojn de la mondo. La intenco estas destinita al malsukceso, ĉar ĝi direktiĝas dorse al la popolo. Ni konsilas, ke Usono ĉesu agiti violenton, nek faru ludon kun la celo, damaĝi la prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj obstrukcii la disvolviĝadon de Ĉinio. Alie, Usono suferos la sekvojn de siaj agoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin