Lasi al la Jangzi-rivera delto rapide fariĝi nova altaĵo por la ĉina malfermo al ekstero

(GMT+08:00) 2019-12-02 20:57:09     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina Ŝtata Konsilantaro eldonis "Programon de projekto pri integreca disvolvado de la Jangzi-rivera delto". Tiu ĉi grava programo estas gvideca dokumento por integreca disvolvado de la Jangzi-rivera delto dum 5 ĝis 15 jaroj estontaj. Estas atentinde, ke en la programo troviĝas serio da novaj direktoj kaj novaj rimedoj, kiuj akcelos regione ekonomian kunlaboron al ekstero, kaj ke ĝi eligas gravan signalon, tio estas, Ĉinio senŝancele antaŭenigas malfermon de la tuta regiono al ekstero.

La delto de Jangzi-rivero konsistas el Ŝanhajo, Jiangsu, Zhejiang kaj Anhui, kaj ĝi estas unu el la regionoj plej viglaj, plej alte apertgradaj, kaj plej forte kreivaj, kaj sekve ne povas esti neglektita. Ĝia areo estas malpli ol 4% de la tutlanda teritorio, tamen ĝi kreis preskaŭ kvaronon de la titola kvanto de tutlanda ekonomio; ĝia elspezo por esplorado kaj ĝia nombro de efikaj patentoj okupas trionon de la tuto en la lando; kaj ĝiaj sumo de eksporto kaj importo, rekta investo el eksterlandaj komercistoj kaj investo al ekstero respektive estas je 37%, 39% kaj 29%. Novembre de 2018 la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping proklamis, ke la integreca disvolvado de la delto de Jangzi-rivero leviĝu en la ŝtatan strategion.

Estas menciinde, ke nuntempe la tutmonda ekonomio suferas malsupreniran premon, kaj unuflankismo kaj protektismo senĉese leviĝas, ĝuste en tia okazo la ĉina decid-donantaro montris la gravan programon pri la longatempa disvolvado de la Jangzi-rivera delto, kaj tio havas strategian signifon. En la estontaj 5 ĝis 15 jaroj la delto de la Jangzi-rivero havos specifan pozicion kaj fariĝos nova altaĵo por malfermo de Ĉinio al ekstero.

Nuntempe la mondo frontas al necertaj faktoroj, kiuj evidente pliiĝas, kaj same, la disvolvado de Ĉinio ankaŭ frontas al defioj devenantaj el interne kaj ekstere, kiuj ankaŭ evidente multiĝas. Kiel "lokomotivo" de la ĉina ekonomio, la integreca disvolvado de la Jangzi-rivera delto havas gravan signifon ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la mondo, kiu profitos el ĝi multe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin