Li Keqiang telefone konversaciis kun nova prezidanto de Eŭropa Komisiono

(GMT+08:00) 2019-12-02 10:00:25     Redaktoro:Xiao
Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe vespere laŭ interkonsento telefone konversaciis kun Ursula von der Leyen, nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

Li gratulis von der Leyen pro ŝia enoficiĝo kaj pozitive taksis la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. Li montris, ke Ĉinio kaj Eŭropo estas ĉefaj kunlaboraj partneroj unu por la alia, kaj ambaŭ firme konservas la multflankecon kaj la liberan komercon. Ĉinio firme subtenas la integriĝon de Eŭropo. Ĉinio kaj Eŭropo havas vastan komunan intereson, fortigas strategian komunikon, kaj profundigas ampleksan kunlaboron, kio profitigos ne nur la du flankojn, sed ankaŭ la tutan mondon.

Li diris, ke kiel unu el la plej grandaj evoluantaj landoj, Ĉinio ankoraŭ havas longan vojon por iri por realigo de sia moderneco. Tamen Ĉinio aktive klopodos por plenumi la promeson de la Pariza Interkonsento, plu bonigos la medion dum la disvolviĝo de industriigo, urbanizo kaj agrikultura modernigo, kaj kaj kune respondos al klimata ŝanĝiĝo kun la internacia komunumo, inkluzive de la eŭropa flanko..

Li ankaŭ bonvenigis novajn gvidantojn de la EU viziti Ĉinion por la 22a Pintkunveno de Ĉinio kaj la EU en la venonta jaro.

Von der Leyen diris, ke en la unua tago, kiam ŝi enoficiĝis kiel prezidanto de la Eŭropa Komisiono ŝi konversaciis kun ĉefministro Li, kio indikas, ke la EU alte atentas siajn rilatojn kun Ĉinio. La jaro 2020 havas mejloŝtonan signifon por disvolviĝo de la rilatoj inter la EU kaj Ĉinio, kaj la du flankoj okazigos serion da gravaj aktivadoj de altranguloj. Ŝi atendas la viziton al Ĉinio kaj la 22an Pintkunvenon de gvidantoj de la EU kaj Ĉinio. La du flankoj havas vastan komunan intereson en kontinuigebla disvolvo, traktado pri investa interkonsento kaj aliaj demandoj. La nova Eŭropa Komisiono prenas trakton de la klimata ŝanĝiĝo kiel prioritaton de sia laboro kaj alte taksas Ĉinion pro ĝia klopodo en tiu ĉi kampo. La EU volas kun Ĉinio plu fortigi kunlaboron en respondo de la klimata ŝanĝiĝo, reformo de la Monda Organizo pri Komerco kaj aliaj demandoj, kaj kune antaŭenigi disvolviĝon de la rilatoj inter la du flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin