La deklaro diris, ke kiel fondintoj de la sistemo Francio, Germanio kaj Britio bonvenigis la aliĝon de Belgio, Danio, Finnlando, Norvegio, Nederlando kaj Svedio. Tio klare montris la firman volon de Eŭropo por protekti laŭleĝan komercadon kun Irano kaj atingi ampleksan interkonsenton pri irana nuklea demando.
La deklaro refoje emfazis la gravecon por amplekse kaj efike plenumi la interkonsenton pri irana nuklea demando, kaj urĝis, ke Irano revenu al la ĝusta starpunkto kaj obeu la interkonsenton. La deklaro aldonis, ke Eŭropo daŭre antaŭenigos ĉian penadon en la kadro de la interkonsento kaj subtenos diplomatian solvadon de la demando.