Eldoniĝis la ĉina unua grandskala kompleto de instrumentaj libroj pri te-trinkiloj

(GMT+08:00) 2019-12-03 20:22:14     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe eldoniĝis la ĉina unua grandskala kompleto de instrumentaj libroj pri te-trinkiloj, nomata La Plena Esploro pri Ĉinaj Te-trinkiloj, ĉine 《中华茶器具通鉴》, kiu inkludas 3 volumojn, 7 librojn, pli ol 1500 mil ideogramojn kaj pli ol 1500 fotojn kaj enhavas la historion de nasko, produkto, uzo kaj disvolvo de te-trinkiloj, 446 klasikajn antikvajn dokumentojn, rakontojn pri famaj te-trinkiloj, kiuj estas faritaj el diversaj materialoj en diversaj historiaj epokoj.

Laŭ konigo, te-trinkiloj akompanas teajn produktadon, transportadon, konservadon, gustumadon kaj ludadon de la ĉina nacio, tial formiĝis sendependa estetika valoro de te-trinkiloj, samtempe te-trinkiloj kune kun poezio, kaligrafio, pentrado kaj akvo ankaŭ igis teon kultura alteco, tial tea kulturo estas la grava konsistiga parto de la ĉina kulturo.

Partoprenis en la redaktado pli ol 40 erudiciuloj kaj fakuloj el la kampoj de la tea kulturo, arkeologiaj esploroj de kulturaj restaĵoj kaj industria arto. Ili laboris unu jaron por la Esploro.

Wang Xufeng, fakulino pri la tea kulturo kaj unu el la redaktoroj, diris, ke la ĉina nacio havas pli ol kvinmiljaran historion de civilizacio, kaj en la longa tempo artistoj kaj filozofoj kreis brilajn kulturojn, inkluzive de la tea kulturo. La Esploro montras te-trinkilojn en diversaj historiaj epokoj faritajn el diversaj materialoj, ekzemple te-trinkilojn kaj te-trinkujojn argilajn, porcelanajn, orajn, argentajn, bambuajn, lignajn, vitrajn kaj glazuritajn. Kiel unu el la redaktoroj mi sentas fiera kaj honora.

Komuna foto de partaj redaktoroj

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin