Ĉinio faris firman paŝon por iri al komerce potenca lando

(GMT+08:00) 2019-12-03 17:18:06     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge Ĉinio publikigis "Gvidan opinion pri akcelo de komerce altkvalita evoluo", kun la celo: pluapaŝe optimumigi komercan strukturon, altigi komercan efikon, pliigi komercan forton, kaj fine fari, ke Ĉinio marŝu de komerce granda lando al komerce potenca lando.

Unue, la komerca strukturo de Ĉinio espereble estos plue optimumigita. Laŭinforme, nuntempe la procento de eksporto de ĉinaj altteknikaj produktoj estas nur je 28,3%, kaj diferencas ankoraŭ multe de tiu de evoluintaj landoj. La Opinio sekve postulas energie disvolvi komercadon de varoj altkvalitaj, altteknikaj kaj alte aldonvaloraj, kaj rapidigi intelektan fabrikadon. Kaj per tio la ĉinaj entreprenoj pliigos sian kernan konkurencipovon.

Due, la ĉina komerco estos enŝovita per nova energio. Por vigligi komercon estas necese disvolvi novajn industriojn kaj servojn. La Opinio kuraĝigas al entreprenoj ne nur disvolvi elektronikan komercon en koncernaj landoj, sed ankaŭ konstrui tenejon kaj centron por varoj eksterlande. Kaj tio certe utilos al novtipa komerca formo kaj nepre altigos la efikon de tradicia komerco.

Trie, kiel reprezentanto de la evoluantaj landoj, Ĉinio pli aktive partoprenos en ellaboro de reguloj de la internacia komerco. En la nuna ordo de la internacia komerco, kondukata de la okcidentaj landoj, delonge ekzistas tia stato: kapitala profito estas pli alta ol labora profito, kio estas ege maljusta por la evoluantaj landoj. Kaj pro tio Ĉinio elpaŝos por fari necesan reformon kadre de la Monda Komerca Organizaĵo.

Kvare, Ĉinio klopodas por ke la komerca sistemo estu pli ekvilibra. Laŭ la Opinio Ĉinio malaltigos doganon kaj koston, kiun kaŭzas la reĝimo.

La apero de la Opinio kaj la rimedoj en ĝi nepre faros, ke la ĉinaj komerco kaj ekonomio funkciu en alta kvalito kaj daŭripova evoluo, kaj donu stabilan pozitivan energion al la monda ekonomio kiu frontas al necerteco kaj nestabileco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin