Kroĉiĝi al la patrujo estas la fundamenta garantio de prospero kaj stabileco de Honkongo

(GMT+08:00) 2019-12-03 20:26:07     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge Usono, spite al plurfoja serioza traktado kaj forta protestado de Ĉinio, senskrupule subskribis la tiel nomatan "Leĝprojekton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo" en leĝon, kio senmaske intervenas en internajn aferojn de Ĉinio kaj serioze damaĝas prosperon kaj stabilecon de Honkongo. Sed tiu ĉi malnobla intenco de Usono neniel povos atingebli, ĉar la landinterno de la patrujo estas la potenca apogo de Honkongo, kaj Honkongo certe revenos al la normala trako de prospero kaj evoluo.

La rapida disvolviĝado de la landinterno de la patrujo liveras al Honkongo maloftegan ŝancon, neelĉerpeblan dinamikon kaj vastan spacon. En 2018 pli ol kvarono de rekta investo en Honkongo fontis el la landinterno; la fontloko kaj celloko de transitaj varoj pli ol duonaj en Honkongo ankaŭ estis la landinterno; la merkata valoro de la landinternaj entreprenoj borskvotitaj en Honkongo proksimiĝis al 70% de la totala valoro de la honkonga borso; pli-ol-70-procenta akvoprovizo venis el la landinterno; kaj pli-ol-80-procenta elektroprovizo estis liverita ankaŭ el la landinterno.

Kun tio Honkongo povus esti en bona stato, sed iuj usonanoj neniam forlasis la intencon konfuzi la situacion, tumultigi Honkongon kaj obstrukci la disvolviĝadon de Ĉinio. Lastatempe Usono subskribis la tiel nomatan "leĝprojekton" en leĝon, kaj per tio ili timigas kaj minacas Honkongon kaj senskrupule liveras protekton por tiuj homoj, kiuj kontraŭas Ĉinion kaj malordigas Honkongon. Kiel malicas la intenco de Usono!

La intenco de iuj usonanoj, treni Honkongon en kaosan abismon, nepre vekas firman proteston de la tuta honkonga civito. Ankaŭ la ĉina popolo el 1,4 miliardoj da homoj absolute ne permesas al tio okazi, kaj tiam, ĉu la landinterno de la patrujo povus resti kvieta senfarante?

Honkongo estas de Ĉinio! La ĉina registaro absolute malpermesas al iu ajn ekstera forto interveni en honkongajn aferojn! Kroĉiĝante al la patrujo, Honkongo, la perlo de la oriento, ankoraŭfoje brilos!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin