Xi renkontiĝis kun sekretario de la Rusa Sekureca Konsilio

(GMT+08:00) 2019-12-03 11:08:15     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun sekretario de la Rusa Sekureca Konsilio Nikolai Patrushev en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi montris, ke en tiu ĉi jaro Ĉinio kaj Rusio sukcese celebris la 70-jariĝon de la starigo de diplomatiaj rilatoj, kio markis la novan epokon de la rilatoj inter la du landoj. Alfronte la kompleksan kaj ŝanĝiĝeman internacian situacion, Ĉinio kaj Rusio devas stari pli strikte, ĉiam esti sinceraj kaj fidindaj strategiaj partneroj, kaj doni firman kaj fortan strategian subtenon unu al la alia.

Xi asertis, ke ĉi-jare Usono kaj aliaj okcidentaj landoj pliigis sian intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio kaj ankaŭ Rusio, kio minacis suverenan sekurecon kaj malhelpis ekonomian kaj socian disvolviĝon de la du landoj. La ĉina flanko plene konsentas pri la komento de rusa prezidento Vladimir Putin, ke ili tute malĝuste agas kaj damaĝas aliajn landoj senprofitigi sin mem. Xi kredas, ke neniu forto povas malhelpi antaŭenmarŝon de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio, kaj la rusa popolo ankaŭ ne estos influita de ekstera interveno kaj ĝi daŭrekaj persiste iros sian disvolvan vojon. La du landoj devas plu utiligi la du platformojn de strategia konsiliĝo kaj leĝplenuma kunlaboro pri sekureco, fortigi strategian sekurecan komunikadon, akceli strategian reciprokan konfidon, zorgi reciprokajn kernajn interesojn kaj ankaŭ komunan sekurecon de la du landoj, kaj kune konservi regionan kaj mondan pacon kaj stabilecon.

Patrushev diris, ke Rusio kaj Ĉinio estas ampleksaj strategiaj kunlaboraj partneroj kun strategia signifo, kaj la kunlaboro de la du landoj en diversaj kampoj atingis senprecedencan nivelon. Nun serio da politikoj adoptitaj de Usono ne nur malhelpas la interesojn de Rusio kaj Ĉinio, sed ankaŭ alportas negativan influon al la internacia sistemo kaj la monda ordo. En multaj gravaj internaciaj aferoj, Rusio kaj Ĉinio staras ĉe la sama aŭ simila punkto. La du flankoj devas daŭrigi striktan konsiliĝon, konservi respektivan suverenecon kaj sekurecon de la du landoj, konservi stabilecon de la internacia strategio, akceli multflankecon kaj demokratiigon de la internaciaj rilatoj, kaj protekti internacian leĝon kaj justan internacian ordon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin