Malfermiĝis Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo 2019

(GMT+08:00) 2019-12-03 14:38:33     Redaktoro:Xiao

La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo 2019 lunde malfermiĝis en Madrido. Estis fokusita en la kunveno la traktado pri restaj demandoj de la regularo por efektivigo de la Pariza Interkonsento. La ĉina delegacio montris, ke nun ĉiuj partioj devas tuj preni pragmatan agadon por batali kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.

Antaŭ la inaŭguro, la Monda Meteorologia Organizo, Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Medio kaj aliaj internaciaj organizoj publikis serion da raportoj, emfazante la seriozan konsekvencon de klimata ŝanĝiĝo. En la malferma ceremonio ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres alvokis al ĉiuj partioj, ke respondo al la klimata ŝanĝiĝo jam fariĝis urĝa tasko, kiu toleras nenian prokraston.

Lu Xinming, membro de la ĉina delegacio, konigis la zorgojn de Ĉinio en tiu ĉi konferenco, ke la ĉina delegacio aktive puŝos ellaboron de la regularo por efektivigo de la Pariza Interkonsento, precipe traktadon pri restaj demandoj de la sesa artikolo. la ĉina flanko samtempe esperas, ke la temo pri kapitalo akiru pozitivan progreson. Evoluintaj landoj devas liveri novajn, ekstrajn kaj senpagajn kapitalojn al evoluantaj landoj por helpi ilin respondi al klimata ŝanĝiĝo. La ĉina flanko esperas, ke oni kalkulos la promesojn kaj agadojn por respondi al la klimata ŝanĝiĝo de la mondo, kaj trovos pragmatajn kaj efikajn rimedojn. Oni devas klare oponi unuflankecon per ĉiajn manierojn en ĉiajn kampoj kaj protekti la aŭtoritaton de multflankeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin