Kiu ludas artifikon ĉe la problemo de Xinjiang nepre suferos kontraŭstaron de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-12-04 18:02:37     Redaktoro:Xiong

La 3an de decembro laŭ la loka tempo la usona Ĉambro de Reprezentantoj ĉiospite sankciis "Politikan leĝprojekton pri homaj rajtoj de ujguroj en 2019", intence kalumniante la staton de homaj rajtoj de Xinjiang, Ĉinio, senhonte nigrigante la penadon de Ĉinio forigi ekstremismon kaj terorismon, kaj malice atakante la politikon de regado super Xinjiang fare de la ĉina registaro. Tiu ago serioze malobservas la internacian juron kaj la bazajn principojn de la internaciaj rilatoj, serioze intervenas en internajn aferojn de Ĉinio. Kaj pri tio Ĉinio esprimas fortan indignon kaj firman proteston.

De la lasta pli ol unu jaro iuj usonanoj ĉiel penas fari ion ĉirkaŭ la problemo de Xinjiang. Mike Pence, Mike Pompeo, Marco Rubio kaj similaj usonaj politikistoj foje kaj foje faris falsajn parolojn, kaj tio plene malkovras la arogantan politikan antaŭjuĝon de tiuj usonaj politikistoj kaj ilian politikan intencon bridi nome de "homaj rajtoj" la evoluadon de Ĉinio.

Aferoj de Xinjiang absolute apartenas al la ĉinaj internaj aferoj. La problemo de Xinjiang propre ne estas afero pri homaj rajtoj, pri nacieco, kaj pri religio, sed pri kontraŭstaro al perforto kaj secesio. Delonge Xinjiang estas ĉefbatalejo kaj fronto, kie Ĉinio agas kontraŭ terorismo. De la lastaj jaroj Ĉinio faras bataladon en Xinjiang, ĉefe celante forŝoveli la grundon de terorismo kaj kreante tie bonan medion por la socio kaj ekonomio.

Xinjiang jam fariĝis ekzemplo de disvolviĝado de socio, ekonomio kaj kulturo por la ĉinaj nacimalplimultoj, kaj la atingoj de Xinjiang jam estas konataj. Usono intencas nigrigi Xinjiang, sed tio estas vana, ĉar la decido de la ĉinaj registaro kaj popolo, defendi la ŝtatajn suverenecon, sekurecon, kaj intereson de evoluado, estas neŝanĝebla. Ĉinio nepre donos pliajn reagojn laŭ situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin